Važec
Važec | |
hungare: Vázsec, germane: Waagsdorf | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Važec | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Tatroj |
Rivero | Biely Váh |
Situo | Važec |
- alteco | 788 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 33″ N 19° 58′ 42″ O / 49.05917 °N, 19.97833 °O (mapo) |
Areo | 59,685 km² (5 968,5 ha) |
Loĝantaro | 2 391 (31.12.2007) |
Denseco | 40,06 loĝ./km² |
Kaverno | Važecká jaskyňa |
Valkaldrono | Liptova valkaldrono |
Unua skribmencio | 1280 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 61 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 511129 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Važec | |
Retpaĝo: www.obecvazec.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Važec [vaĵec], (hungare Vázsec [vAĵec], germane Waagsdorf/Weißwaag) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Važec situas laŭ Blanka Váh sub monto 954 m alta, laŭ ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo Liptovský Mikuláš-Poprad. La lasta urbo troviĝas je 25, Liptovský Mikuláš je 30, Liptovský Hrádok je 28km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1280 en formo "Vasych". En 1715 63 familioj pagis impostojn. En 1784 1489 vilaĝanoj loĝis en 153 domoj, en 1828 2093 vilaĝanoj loĝis en 197 domoj. Post 1902 la oficiala hungara loknomo ŝanĝiĝis al Vágfalva pro la hungariga politiko, kie en 1910 laŭ la popolnombrado vivis 2639 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Hrádok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1931 incendio okazis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika abateja gotika preĝejo omaĝe al Antonio (Sankta) el la 13-a jarcento, en 1738 ĝi barokiĝis, en 1910 trakonstruita
- luterana novgotika preĝejo de 1892
- kaverno 530 m-ojn longa, kies duono estas vizitebla
- milita tombejo de germanoj de 1998
- muzeo
- galerio de Jan Hála de 1977 en domo de la pentristo
- skiejoj