Klin (distrikto Námestovo)
- Ekzistas ankaŭ urbo Klin.
Klin | |
hungare: Klin | |
municipo | |
Panorama vido el monto Grapa
| |
|
|
Oficiala nomo: Klin | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Námestovo |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Rivero | Polhoranka |
Situo | Klin |
- alteco | 630 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 26′ 08″ N 19° 29′ 43″ O / 49.43556 °N, 19.49528 °O (mapo) |
Areo | 12,781 km² (1 278,1 ha) |
Loĝantaro | 2 186 (31.12.2010) |
Denseco | 171,04 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1580 |
Plej facila aliro | al Oravia akvobaraĵo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 029 41 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | NO |
NUTS | 509728 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Klin (okres Námestovo) | |
Retpaĝo: www.klin.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Klin (ankaŭ hungare) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Klin etendiĝas laŭ ĉefvojo Pollando-Námestovo. Tiu lasta urbo troviĝas je 4 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Klin estis fondita surbaze de valaĥia rajto fare de Francisko la 1.a Turzo mallonge antaŭ jaro 1567, kiu komisiis loĝigi la teritorion Jakub Kuhút-on el Ústie, kiu alkondukis ĉi tien kvin familiojn (Zelina, Šándor, Kuna, Dendis kaj ŝoltiso Kohút). Kohútidoj akceptis familian nomon Klinovský-anoj. Pro krudaj klimaj kondiĉoj la municipo estis ankoraŭ en la jaro 1593 liberigita de pagado de pagoj. En 1715 240 vilaĝanoj loĝis en 48 domoj, en 1828 822 vilaĝanoj loĝis en 151 domoj. La lernejo ekfunkciis en 1834. En 1890 la oficiala hungara loknomo ŝanĝiĝis al Kelény pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 836 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Námestovo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Klin 1975 homoj, (1962 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo de Sankta Antonio el la 19-a jarcento
- kapelo supozeble de 1900