Smrečany
Smrečany | ||
hungare: Szmrecsán | ||
municipo | ||
Vido al municipo Smrečany kaj montarmasivo Okcidentaj Tatroj
| ||
|
||
Oficiala nomo: Smrečany | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Liptov | |
Montaro | Okcidentaj Tatroj | |
Najbaras kun | Žiar | |
Rivero | Smrečianka | |
Situo | Smrečany | |
- alteco | 701 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 07′ 02″ N 19° 38′ 59″ O / 49.11722 °N, 19.64972 °O (mapo) | |
Areo | 8,046325 km² (804,63 ha) | |
Loĝantaro | 432 (31.12.2010) | |
Denseco | 53,69 loĝ./km² | |
Valkaldrono | Liptova valkaldrono | |
Unua skribmencio | 1272 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 032 05 | |
Telefona antaŭkodo | +421-44 | |
Aŭtokodoj | LM | |
NUTS | 511200 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Situo rilate al Tatroj
| ||
Vikimedia Komunejo: Smrečany | ||
Retpaĝo: www.smrecany.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Smrečany (hungare Szmrecsán [smreĉAn]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Smrečany situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Liptovský Mikuláš troviĝas je 5 km. La vilaĝo kontaktiĝas kun Žiar.
Historio
[redakti | redakti fonton]La apudaĵo estis loĝata jam dum la ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1299 en formo "Zemerchen". En 1588 oni komputis tie 14 domojn, fine de la 16-a jarcento 16 loĝdomojn, nobeldomon, muelejon, templon kaj paroĥon. En la 18-a jarcento oni minadis feron. En 1715 23 familioj pagis impostojn. En 1784 526 vilaĝanoj loĝis en 66 domoj, en 1828 614 vilaĝanoj loĝis en 65 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szmrecsán 553 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. En 2001 vivis en Smrečany 616 homoj, (609 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika (tiam ligna) preĝejo omaĝe al Dipatrino (Kandela) el la 13-a jarcento, post jarcento ĝi trakonstruiĝis el ŝtono, baldaŭe kelkfoje trakonstruita, en 1955 renovigita
- baroka kastelo de familio Szmrecsányi [smreĉAnji], en 1810 ĝi klasikismiĝis, nun ĝi uziĝas, kiel hejmo de maljunuloj