Štiavnik
Štiavnik | |
hungare: Trencsénselmec | |
municipo | |
Štiavnik el monteto Doktorovec
| |
|
|
Oficiala nomo: Štiavnik | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Bytča |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horné Považie |
Montaro | Javorníky |
Najbaras kun | Hvozdnica |
Situo | Štiavnik |
- alteco | 496 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 14′ 55″ N 18° 27′ 48″ O / 49.24861 °N, 18.46333 °O (mapo) |
Areo | 55,69155 km² (5 569,16 ha) |
Loĝantaro | 4 105 (31.12.2010) |
Denseco | 73,71 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1439 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 55 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | BY |
NUTS | 518018 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Štiavnik, Bytča District | |
Retpaĝo: www.stiavnik.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Štiavnik (hungare Trencsénselmec [trenĉEnŝelmec]) estas vilaĝo en Slovakio. La municipo estas konata pro lignogravuraĵoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Štiavnik situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Bytča troviĝas je 11 km. Ankaŭ sporadaj domaroj apartenas al la municipo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1439 en latina formo "possessio seu villa Sczewnyk". En 1784 loĝis tie 3210 vilaĝanoj en 712 domoj, en 1828 5760 vilaĝanoj en 561 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Styávnyik, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Trencsénselmec 3591 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bytča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Štiavnik 4083 homoj, (4054 slovakoj).