Strečno
Strečno | |
hungare: Sztrecsény | |
municipo | |
Strečno - vido el burgo Strečno
| |
|
|
Oficiala nomo: Strečno | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horné Považie |
Montaro | Malgranda Fatro |
Najbaras kun | Nezbudská Lúčka |
Memorindaĵo | Burgo Strečno |
Rivero | Váh |
Situo | Strečno |
- alteco | 360 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 17″ N 18° 52′ 02″ O / 49.18806 °N, 18.86722 °O (mapo) |
Areo | 13,175 km² (1 317,5 ha) |
Loĝantaro | 2 656 (31.12.2010) |
Denseco | 201,59 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1321 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 24 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | ZA |
NUTS | 517984 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Strečno | |
Retpaĝo: www.strecno.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Strečno (hungare Sztrecsény [streĉEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Strečno situas laŭ dekstra bordo de Váh (kontraŭe Varín etendiĝas), laŭ ĉefvojo Vrútky-Žilina. La lasta urbo troviĝas je 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Burgo
[redakti | redakti fonton]Supozeble en la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis, kiun baldaŭe Mateo Csák akiris. La gravan fortikaĵon la Habsburgoj eksplodis en 1698. Neniam ĝi rekonstruiĝis.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Ekde la 9-a jarcento slavoj loĝadis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1300 en formo "Strechun", post 21 jaroj ĝi estis doganprena loko kaj en 1384 administrejo de departemento. Posedantoj de la kampoj ofte ŝanĝiĝis. En 1598 oni komputis tie 35 domojn. En 1784 336 vilaĝanoj (76 familioj) loĝis en 76 domoj, en 1828 731 vilaĝanoj loĝis en 70 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Sztrecsnó, poste ĝi ricevis alian nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Strečno 793 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 francaj kaj slovakaj partizanoj batalis flank-al-flanke kontraŭ germanaj soldataroj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika klasikisma preĝejo de 1847
- Burgo Strečno
- monumento al francaj partizanoj