Sedliacka Dubová
Sedliacka Dubová | |||
hungare: Parasztdubova | |||
municipo | |||
Sedliacka Dubová
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sedliacka Dubová | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | ||
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Parto de | Oravio | ||
Montaro | Oravia montetaro | ||
Ŝoseo | Eŭropa vojo 77 E77 | ||
Najbaras kun | Dlhá nad Oravou, Horná Lehota | ||
Rivero | Oravo | ||
Situo | Sedliacka Dubová | ||
- alteco | 531 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 15′ 37″ N 19° 25′ 49″ O / 49.26028 °N, 19.43028 °O (mapo) | ||
Areo | 11,646049 km² (1 164,6 ha) | ||
Loĝantaro | 513 (31.12.2010) | ||
Denseco | 44,05 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1397 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 027 55 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-43 | ||
Aŭtokodoj | DK | ||
NUTS | 510041 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |||
Vikimedia Komunejo: Sedliacka Dubová | |||
Retpaĝo: www.sedliackadubova.sk | |||
Portalo pri Slovakio |
Sedliacka Dubová (hungare Parasztdubova [parastdubova]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Sedliacka Dubová situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Dolný Kubín troviĝas je 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam antaŭ Kristo. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1397 en formo "Dubowa". La latina loknomo "Dwbowa Colonorum" aperis en 1593. En 1683 pro militadoj la vilaĝo detruiĝis, poste en 1808 inundo faris la samon. En 1772 332 vilaĝanoj loĝis en 62 domoj, en 1828 472 vilaĝanoj loĝis en 69 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1813 denove inundo, en 1831 epidemio pri ĥolero okazis. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Komence de la 20-a jarcento la oficiala hungara loknomo ŝanĝiĝis al Pórcseres [pOrĉereŝ] pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 408 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Tvrdošín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 28 vilaĝanoj iĝis partizanoj. En 2001 vivis en Sedliacka Dubová 504 homoj, (500 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika novgotika preĝejo omaĝe al Arkianĝelo Sankta Mikaelo de 1886
- ruino de preĝejo konstruita en 1736
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Huberto kaj Sankta Floriano de 2000
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Antonio el Padovo de 2002
- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino de Fatima de 1940
- romkatolika kapelo omaĝe al Johano Nepomuko de 1950