Fačkov
Fačkov | |
hungare: Facskó, germane: Fatschenhau | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Fačkov | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Strážovské vrchy |
Rivero | Rajčanka |
Situo | Fačkov |
- alteco | 534 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 00′ 42″ N 18° 35′ 53″ O / 49.01167 °N, 18.59806 °O (mapo) |
Areo | 37,516555 km² (3 751,66 ha) |
Loĝantaro | 691 (31.12.2010) |
Denseco | 18,42 loĝ./km² |
Montpasejo | Faĉkova montpasejo |
Unua skribmencio | 1351 |
Plej facila aliro | al Akvofalo de Kľak |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 15 |
Tel. prefikso | +421-41 |
NUTS | 517542 |
Aŭtokodoj | ZA |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Fačkov | |
Retpaĝo: www.obecfackov.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Fačkov, hungare Facskó [faĉkO], germane Fatschenhau estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Fačkov situas en valo, laŭ ĉefvojo Prievidza-Žilina. La lasta urbo troviĝas je 26, Prievidza je 28 km. Monto Kľak 1353 m alta etendiĝas proksime, ankaŭ Nitra (rivero) fontas en la ĉirkaŭaĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1351 en formo "Luchka". En 1598 oni komputis tie 35 domojn. En 1784 1045 vilaĝanoj (158 familioj) loĝis en 126 domoj, en 1828 1374 vilaĝanoj loĝis en 123 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa (=malbona). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Facskó 1351 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Zsolna, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 partizanoj bataladis en la ĉirkaŭaĵo. En 2001 vivis en Fačkov 765 homoj, (763 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Episkopo Sankta Nikolao el la 17-a jarcento, en 1792 trakonstruita
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Facskó naskiĝis hungara inĝeniero János Sébor.