Krpeľany
Krpeľany | |
hungare: Kerpelény | |
municipo | |
Strato en Krpeľany
| |
|
|
Oficiala nomo: Krpeľany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Martin |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Turiec |
Montaro | Malgranda Fatro, Granda Fatro |
Akvorezervujo | Akvorezervujo Krpeľany |
Rivero | Váh |
Situo | Krpeľany |
- alteco | 410 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 07′ 31″ N 19° 05′ 09″ O / 49.12528 °N, 19.08583 °O (mapo) |
Areo | 16,63 km² (1 663 ha) |
Loĝantaro | 1 083 (31.12.2011) |
Denseco | 65,12 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1430 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 54 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | MT |
NUTS | 512389 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Krpeľany | |
Retpaĝo: www.krpelany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Krpeľany (hungare Kerpelény [kerpelEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Krpeľany situas laŭ dekstra bordo de Váh, laŭ fervojo Žilina-Ružomberok, fine de tre mallonga sakovojo el ĉefvojo Žilina-Ružomberok. Martin troviĝas je 15 km. Monto situanta rande estas 1187 m alta.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. Antaŭ la hungara dominado laŭvice keltoj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1430, poste en 1488 en hungara formo "Kerpelen". En 1785 316 vilaĝanoj loĝis en 50 domoj, en 1828 326 vilaĝanoj loĝis en 52 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Krpelány, poste ĝi rericevis la originan mezepokan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kerpelény 391 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Martin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1953 kanalo, akvorezervujo kaj hidroelektra centralo konstruiĝis. En 2001 vivis en Krpeľany 1068 homoj, (1050 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento
- moderna preĝejo
- por turistoj restoracioj, turistaj domoj, skiejo, la skilifto estas 400 m longa