Partizánska Ľupča
Partizánska Ľupča (Nemecká Ľupča) | |
hungare: Németlipcse, germane: Deutschliptsch | |
municipo | |
Evangelia preĝejo en Partizánska Ľupča
| |
|
|
Oficiala nomo: Partizánska Ľupča | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Rivero | Ľupčianka |
Situo | Partizánska Ľupča |
- alteco | 863 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 51″ N 19° 26′ 04″ O / 49.06417 °N, 19.43444 °O (mapo) |
Areo | 92,402489 km² (9 240,25 ha) |
Loĝantaro | 1 256 (31.12.2010) |
Denseco | 13,59 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1252 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 15 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510904 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Partizánska Ľupča | |
Retpaĝo: www.partizanskalupca.com | |
Portalo pri Slovakio |
Partizánska Ľupča (hungare Németlipcse germane Deutschliptsch) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Liptovský Mikuláš. La historia slovaka nomo estis Nemecká Ľupča. La hungara német kaj la slovaka nemecka signifas germana.
Situo
[redakti | redakti fonton]Partizánska Ľupča situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Ružomberok-Liptovský Mikuláš. La lasta troviĝas 15 km. Rivero Váh kaj ĉi tiea fervojo estas ne tro malproksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio skribe okazis en 1252. Saksoj fondis la vilaĝon en la 13-a jarcento, kiuj komencis esplori ercojn en la apudaj montoj. Ĉar oro rapide elĉerpiĝis, oni minis ĉefe feron. La setlejo ricevis en 1270 privilegiojn (libera elekto de juĝisto, permeso pri fiŝkaptado, foiro, minado, komercado sen dogano) de Stefano la 5-a. Ĝis la 16-a jarcento ĝi iĝis impona urbo de la departemento kaj departementejo ĝis 1677. La loĝantaro okupiĝis pri komercado kaj manfaradoj, precipe pri drapo. Poste la urbo malgraviĝis, ĉar ne havis industrion. En la 19-a jarcento la urbeto havis hospitalon, la loĝantoj estis precipe slovakoj. En 1910 en la urbeto loĝis 2176 da loĝantoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Liptó, al distrikto de Németlipcse, kies distriktejo estis. Omaĝe al Slovaka Nacia Ribelo en 1944 Nemecká Ľupča ŝanĝis sian nomon al Partizánska Ľupča post 1 jaro. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1285 da homoj (1265 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepoka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mateo, la altaro pretiĝis en 1495, iom poste la preĝejo pligrandiĝis en stilo renesanco, en la 16-a jarcento ĝi ricevis defendan muron
- tombeja preĝejo omaĝe al 7-dolora Dipatrino de 1263, en la 19-a jarcento barokiĝis
- novklasikisma luterana templo de 1887
- katolika paroĥo el la 17-a jarcento
- nobeldomo el la 17-a j.c.
- gastejo el la 17-a j.c.
- renesancaj loĝdomoj el la 14-a jarcento
Ĝemelkomunumo
[redakti | redakti fonton]- Slovenská Ľupča, Slovakio