Meksiko (Filipinoj)
Meksiko | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2021 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 173 403 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 477 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 4′ N, 120° 43′ O (mapo)15.0645120.7203Koordinatoj: 15° 4′ N, 120° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
Areo | 117,41 km² (11 741 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mexico, Pampanga [+] | |||
Meksiko aŭ Meksikurbo - tagaloge Lungsod ng Mexico [mehiko] - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. Dum la hispana dominado ĝi estis konata kiel Nuevo México (Nova Meksiko).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 154 624 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2021
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: m
- Areo: 117,41 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Meksiko kuŝas sur ebenaĵo [1]. Provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) troviĝas nur 8, Angeles 16, Lubao 19, ĉefurbo Manilo kaj Kezonurbo po 60 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la popola etimologio la origina antaŭhispana nomo de la vilaĝo estis laŭdire Masicu aŭ Maca-sicu, kiujn la hispanoj literumis kiel "Meksiko". Meksiko estis fondita en 1581. La hispanaj kolonianoj faris el Meksiko la ĉefurbon de la nove formita Provinco Pampanga. Laŭ priskribo Meksiko estis unu el la plej "belaj kaj ĉarmaj" centroj en la provinco. Luksa preĝejo farita el ŝtono kaj kaheloj estis konstruita jam dum la fondojaro. Menciindas, ke tiutempe Meksiko inkluzivis la nunajn urbegojn San Fernando kaj Angeles. En 1660 okazis malsukcesa ribelo kontraŭ la hispanoj, poste la sideja rango estis forprenita. Iom poste la urbeto estis komerca centro. En 1898 dominado de Usono sekvis, fine dominado de japanoj inter 1941 kaj 1945.
Religio
[redakti | redakti fonton]En Meksiko estas katolikaj preĝejoj kaj iomete metodismaj preĝejoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Meksiko havas trairan ĉefvojon kaj flankovojon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Meksiko estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter decembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ 30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Instituto
-
Konstruaĵo
-
Banko
-
Placo
-
Statuo
-
Monaĥejo
-
Preĝejo
-
Preĝejo
-
Preĝejo
-
Preĝejo
-
Preĝejo
-
Metodisma preĝejo
-
Metodisma preĝejo