[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Mati (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo pri marbordo de Mati
Larĝa panoramo pri marbordo de Mati
Mati
component city (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 8200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 147 547  (2020) [+]
Loĝdenso 251 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 57′ N, 126° 14′ O (mapo)6.9483333333333126.22722222222Koordinatoj: 6° 57′ N, 126° 14′ O (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 588,63 km² (58 863 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Mati (Filipinoj)
Mati (Filipinoj)
DEC
Situo de Mati

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mati, Davao Oriental [+]
vdr

Mati, - tagaloge Lungsod ng Mati - estas kvinaklasa komponenta universitata kaj marhavena urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en Dabaa Regiono, kie ĝi estas sidejo de Orienta Davao. Mati havas 26 distriktojn. Mati devenis el indiĝena vorto Maa-ti, kiu rilatas al rivereto de la urbo, kiu facile sekiĝas eĉ post pluvego.

Marborda promenejo en Mati

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Mati situas en sudorienta parto de la insulo laŭ golfo [1]. Regiona ĉefurbo Dabao troviĝas 72, Tagum kaj Panabo po 73, Digos 100, General Santos 150, Cebuurbo ĉefurbo 453, ĉefurbo Manilo 1025, Kezonurbo 1029, Laoag 1395 kilometrojn (aere) [2].

Al la indiĝenoj alvenis pluraj triboj portantantaj fortajn arabajn, hindajn kaj malajajn influojn. La oficiala hispana fondo okazis en 1861. La komunumo atingis pli altan statuson jam dum regado de Usono en 1903 kaj urbestraro estis elektita. Inter 1942-1945 la japanoj regis. Mati iĝis provinca ĉefurbo en 1967, en la malfruaj 1990-aj jaroj Mati atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil), en 2007 ĝi ricevis la titolon sendependa komponenta urbo (laŭ filipina kriterio).

Marborda strando en Mati

Ĉi tiu regiono estas ligita al la merkatoj de Mindanao, Malajzio kaj Indonezio. La loĝantoj laboras plejparte en la agrikulturo. Oni produktas bananojn, ananasojn, kokosojn kaj marajn fiŝojn. Pro la tropika naturo kaj strandoj la turismo rapide kreskas. Oni minadas kuprojn en la urba periferio.

Lingvoj kaj religioj

[redakti | redakti fonton]

La cebua lingvo estas la plej vaste parolata lingvo (71,55%), krome ekzistas aliaj lokaj lingvoj.

Romkatolikismo estas la ĉefa religia grupo konsistanta el la 80% de la tuta loĝantaro. Islamo estas dua kun 8 procentoj.

Mati estas la eduka centro de la provinco kun ŝtata universitato kaj 2 altlernejoj.

Mati estas atingebla voje laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo. La triciklo estas la ĉefa transportilo ĉirkaŭ la urbo, inter la urboj la busetoj, kamionetoj kaj aŭtobusoj. La flughaveno estas planita funkcii. Ekzistas ankaŭ mara haveno.

Mati situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2190 mm. En ĉiuj monatoj riĉe pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans