San Jose de Buenavista
San Jose de Buenavista | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5700 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 65 140 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 341 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10.743333333333121.94111111111Koordinatoj: 10° 45′ N, 121° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Areo | 48,56 km² (4 856 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Jose, Antique [+] | |||
San Jose de Buenavista - tagaloge Bayan ng San Jose de Buenavista - aŭ San Jose (Antiko) estas urbo (municipo) kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Panajo, en regiono Okcidentaj Bisajoj, kie estas la ĉefurbo de Antiko (provinco). Loke sufiĉas diri: San Jose. San Jose de Buenavista havas 28 distriktojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]San Jose de Buenavista etendiĝas laŭ la okcidenta marbordo de la insulo [1]. Regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) troviĝas 69, Roxas (Kapiso) 125, Cebuurbo 222, ĉefurbo Manilo 435, Kezonurbo 444, Dabao 577, General Santos 629, Tuguegarao 760 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]San Jose de Buenavista estis fondita en 1733 dum dominado de hispanoj, sed indiĝenoj loĝis en la areo eventuale pli frue. En 1898 la patriotaj revoluciuloj okupis la komunumon kaj finiĝis la hispana erao. Tamen iom poste Usono regis, kiu finiĝis kun la mallonga, sed terura japana erao (1942-1945). En 1986 nekonatulo mortpafis la guberniestron.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En San Jose la ekonomio konsistas el produktado de rizoj sur terasoj kaj fiŝkaptado.
Religio kaj eduko
[redakti | redakti fonton]En San Jose precipe katolikoj vivas. La plej altnivela edukejo estas altlernejo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]San Jose voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Flughaveno kaj haveno apartenas al la urbo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de San Jose estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas po 1507 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans