[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

General Mariano Alvarez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
General Mariano Alvarez
municipo de Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 4117
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172 433  (2020) [+]
Loĝdenso 18 344 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 18′ N, 121° 0′ O (mapo)14.3121Koordinatoj: 14° 18′ N, 121° 0′ O (mapo) [+]
Alto 107 m [+]
Areo 9,4 km² ( 940 ha) [+]
General Mariano Alvarez (Filipinoj)
General Mariano Alvarez (Filipinoj)
DEC
Situo de General Mariano Alvarez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo General Mariano Alvarez, Cavite [+]
vdr

General Mariano Alvarez - tagaloge Bayan ng Heneral Mariano Alvarez - (ofte mallongigita kiel GMA) estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. La urbego estis nomumita pri en:Mariano Álvarez.

Urbodomo en General Mariano Alvarez

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

General Mariano Alvarez kuŝas sur ebenaĵo kaj mildaj deklivoj [1]. Dasmariñas troviĝas nur 8, San Pedro (Filipinoj) 10, laŭjure provinca ĉefurbo Imuso 16, Santa Rosa (Laguna) 20, ĉefurbo Manilo 32, Kezonurbo 45 kilometrojn (aere) [2].

Generalo Mariano Alvarez estas planita urbo, la areo estis pli frue parto de Carmona. La projekto komenciĝis en 1968 por translokigi la kontraŭleĝajn loĝantojn en urbaro de Manilo, baldaŭ ankaŭ malriĉajn kaj mezklasajn loĝantojn. GMA oficiale estis fondita en 1981, poste alvenis loĝantoj ankaŭ el la najbaraj komunumoj.

Vojo en General Mariano Alvarez
Placo en General Mariano Alvarez

Generalo Mariano Alvarez estas ĉefurbo de fungoj, kiuj estas la ĉefa produkto de la urbo konforme al la programo "Unu Vilaĝo, Unu Produkto".

Eklezioj kaj eduko

[redakti | redakti fonton]

Vasta plimulto de General Mariano Alvarez vivas romkatolikoj plejparte, iomete protestantoj. En la urbego funkcias kampusoj.

Ĉe General Mariano Alvarez preteiras ĉefvojo al Dasmariñas, tial la bruo de la vojo ne ĝenas la urbon. Nature estas bona vojo al la menciita ĉefvojo.

La klimato de General Mariano Alvarez estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans