[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Tabuk (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabuk
component city (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 3800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 121 033  (2020) [+]
Loĝdenso 173 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 24′ N, 121° 27′ O (mapo)17.406944444444121.4425Koordinatoj: 17° 24′ N, 121° 27′ O (mapo) [+]
Alto 293 m [+]
Areo 700,25 km² (70 025 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tabuk (Filipinoj)
Tabuk (Filipinoj)
DEC
Situo de Tabuk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tabuk, Kalinga [+]
vdr

Tabuk - tagaloge Lungsod ng Tabuk - estas kvinaklasa komponanta urbego, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, en Kordilera Administra Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Kalingo. Tabuk konsistas el 42 distriktoj.

Anglikana kliniko en Tabuk

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Tabuk kuŝas en la norda parto de la insulo for de la marbordo [1]. Tuguegarao troviĝas 32, Ilagan 58, regiona sidejo Baguio 150, Kezonurbo 313, ĉefurbo Manilo 326, Cebuurbo 839, Puerto Princesa 909, Cagayan de Oro 1061, Dabao 1243, General Santos 1326 kilometrojn (aere) [2].

Tabuk estis fondita en nekonata jaro kaj en 1918 jam pli ol 4 mil homoj luĝis en la komunumo (tiam dum dominado de Usono). Inter 1942-1945 la japanoj regis. Tabuk ricevis municipan statuson en 1950 kaj en la malfruaj 2000-aj jaroj Tabuk atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil). Fine en 2010 la urbego ricevis komponentan statuson laŭ la filipina klasifikado.

Tabuk estas anglikana diocezo.

Tabuk situas laŭ ĉefvojo Tuguegarao-Baguio, krome kuras vojo al suden.

La klimato de Tabuk estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas 1755 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-septembro pli ofte pluvas. La temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Anglikana katedralo en Tabuk

Tabuk estas hejmo de du indiĝenaj lingvoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans