Polomolok
Polomolok | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9504 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 172 605 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 508 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 13′ N, 125° 4′ O (mapo)6.2166666666667125.06666666667Koordinatoj: 6° 13′ N, 125° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 306 m [+] | ||
Areo | 339,97 km² (33 997 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Polomolok [+] | |||
Polomolok, - hiligajnone Banwa sang Polomolok, tagaloge Bayan ng Polomolok - estas kvinaklasa urbego (laŭ filipina financa klasifikado unuaklasa municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, en provinco Suda Kotabato. La loknomo signifas ĉaskampon. Polomolok havas 23 distriktojn, el kio 4 estas urbaj distriktoj, la ceteraj vilaĝaj distriktoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 152 589 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 9504
- telefonkodo: +63 (0)83
- Supermara alteco: m
- Areo: 340 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Polomolok situas en la suda parto de Mindanao komence de vulkana monto Matutum 2286 metrojn alta [1]. General Santos troviĝas 17, Koronadalo 40, Dabao 110, Malaybalay 216, Iligan 242, Cagayan de Oro 252, Pagadiano 254, ĉefurbo Manilo 1032, Kezonurbo 1038, Baguio 1234 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]En la fruaj jaroj la loko estis sovaĝa arbaro. Tiu pitoreska pejzaĝo kuraĝigis eksterlandanojn ekloĝi en ĉi tiu loko. Unu el ili estis familio de japana komercisto. Li komencis planti agrikulturaĵojn. Iom poste ankaŭ kristanoj ekloĝis kaj same komencis planti agrikulturaĵojn. La kolonia erao ĉi tie forpasis senŝpure. En 1940 la ŝtato komencis aŭdacan programon, kiuj volis ekloĝi ĉi tie, tiuj ricevis terpecon. Alvenis homoj eĉ el Luzono. La programo estis interrompita dum dominado de japanoj inter 1942-1945. La municipo aŭ sendependa komunumo estis kreita en 1957. Ĝis 1963 la progreso estis tre malrapida, ĉar la agrikulturaj varoj havis malaltan merkatan valoron. Ŝanĝo okazis, kiam alvenis la plej granda ananasa kompanio. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj. Polomolok jam estas preta por iĝi urbo laŭ la filipina klasifikado.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Polomolok estas agrikultura urbego. La agrikultura branĉo konsistas el kultivadoj de ananasoj, rizoj, asparagoj, tranĉitaj floroj, kotonoj, maizoj, legomoj, fruktoj, oni bredas brutojn, porkojn, kortobirdojn, oni fabrikas meblojn.
Lingvo kaj eduko
[redakti | redakti fonton]Cebuano estas vaste parolata kaj estas la gepatra lingvo de plimulto de la loĝantoj. Polomolok estas sidloko de kampuso.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Polomolok situas inter ĉefvojo Koronadalo kaj General Santos, kien aŭtobusoj trafikas. La plej proksima haveno kaj flughaveno funkcias en General Santos.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Polomolok situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1623 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 22-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- diversaj preĝejoj
- festivaloj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- historio[rompita ligilo]
- datenoj
- distriktoj kun mapo