Malita
Malita | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8012 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 197 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 134 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 24′ N, 125° 36′ O (mapo)6.4125.6Koordinatoj: 6° 24′ N, 125° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 197 m [+] | ||
Areo | 883,37 km² (88 337 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malita, Davao Occidental [+] | |||
Malita, - tagaloge Bayan ng Malita - estas kvinaklasa, universitata urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en Dabaa Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Okcidenta Dabao. La urbego konsistas el 30 distriktoj, inter ili nur tri estas urbaj distriktoj. Laŭ la popola etimologio la loknomo devenas de la hispana vorto "maleta" signifanta valizon. Malita estas konata pro diversaj kulturaj heredaĵoj kaj triboj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 117 746 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 8012
- telefonkodo: +63 (0)82
- Supermara alteco: m
- Areo: 883 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Malita situas en suda parto de la insulo sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero [1]. General Santos troviĝas 59, Dabao 71, Kotabato (urbo) 175, Pagadiano 287, Cebuurbo 472, Legazpio (Albajo) 776, Puerto Princesa 842, ĉefurbo Manilo 1040, Kezonurbo 1045 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Malita estas la plej malnova komunumo en la provinco. La unua mencio okazis en 1904, kiam jam Usono havis la insulon. Tamen estas aliaj opinioj, ke dum dominado de hispanoj Malita estis apartenaĵo de alia municipo. La oficiala fondo de la municipo okazis en 1936. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. Malita atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda ol cent mil loĝantoj) en 2000. Dum la historio ondoj da migrantoj alvenis. La unua ondo venis antaŭ la oficiala fondo el Cebuurbo aŭ ties proksimeco, la sekva ondo el Luzono jam post la fondo. Alvenis multe da migrantoj depost la 2-a mondmilito el Dabao.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Malita estas la ĉefa ekonomia centro de la provinco. Agrikulturo kaj fiŝindustrio estas la ĉefa industrio de la komunumo. Estante malproksime de aliaj ĉefaj urbaj centroj kiel Dabao, Digos kaj General Santos, Malita ankaŭ funkcias kiel la ĉefa urba centro de la provinco. Malita fariĝos komponenta urbo dum la venontaj jaroj pro la ekonomia potenco.
Religio kaj eduko
[redakti | redakti fonton]En Malita la loĝantoj sekvas plurajn religiojn, plej ofte kristanajn. En la urbego universitato, kolegio kaj akademioj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Malita estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte, krome kuras flankovojo al interno de la insulo. La urbo havas malgrandan flughavenon. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Malita situas en la savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1194 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Distriktoj
[redakti | redakti fonton]- Bito
- Bolila
- Buhangin
- Culaman
- Datu Danwata
- Demoloc
- Felis
- Fishing Village
- Kibalatong
- Kidalapong
- Kilalag
- Kinangan
- Lacaron
- Lagumit
- Lais
- Little Baguio
- Macol
- Mana
- Manuel Peralta
- New Argao
- Pangian
- Pinalpalan
- Poblacion
- Sangay
- Talogoy
- Tical
- Ticulon
- Tingolo
- Tubalan
- Pangaleon
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- datenoj
- distriktoj kun mapo