San Jose (Nova Ekijo)
San Jose | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3121 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 917 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 811 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 48′ N, 120° 59′ O (mapo)15.791944444444120.99Koordinatoj: 15° 48′ N, 120° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 184 m [+] | ||
Areo | 185,99 km² (18 599 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Jose, Nueva Ecija [+] | |||
San Jose [san hose], tagaloge Lungsod ng San Jose (komprenu: urbo de Sankta Jozefo) estas katolika diocezo kaj urbego (kvinaklasa kaj komponenta) en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Nova Ekijo. Antaŭ la hispana kolonia erao la loko estis konata kiel Kabaritan, nomita pro planto ofte vidata en la areo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]San Jose situas sur ebenaĵo proksimume 110 metrojn super la marnivelo [1]. Guimba troviĝas 28, Provinca ĉefurbo Palayan 30, Cabanatuan 33, Tarlakurbo 51, Kezonurbo 123, ĉefurbo Manilo 135 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu areo estis komence loko por ĉasadi. San Jose estis fondita en 1894, tiuj kelkaj domoj ĉi tie apartenis pli frue al la najbaraj komunumoj. Post la memstareco la vilaĝo prosperis pro produktado de rizoj. En 1898 finiĝis la hispana kolonia periodo, kiun sekvis la usona dominado. Tiutempe la havis pli da politikaj, ekonomiaj, intelektaj kaj religiaj rajtoj, ol antaŭe. Estis konstruitaj lernejoj, preĝejoj, publikaj konstruaĵoj, vojoj, irigaciaj kanaloj kaj pontoj. En 1954 kelkaj eksteraj partoj de San Jose estis forigitaj por formi pli novajn komunumojn. La urbiĝo okazis en 1969 kaj la urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la finaj 1990-aj jaroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]San Jose situas en agrikultura areo, kie oni kultivas precipe rizojn kaj cepojn, sed ankaŭ maizojn, legomojn kaj fruktojn.
Eduko kaj religio
[redakti | redakti fonton]San Jose havas plurajn akademiojn. La diocezo estis kreita en 1984. 80% de la urbanoj estas katolikoj. La diocezo nun havas 17 paroĥojn, 9 mezlernejojn, 4 bazlernejojn kaj seminarion. En la urbo funkcias ankaŭ metodista kirko.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En San Jose renkontiĝas 4 aŭtovojoj kaj aliaj flankovojoj. Al la proksimaj urboj pluraj aŭtobusaj kompanioj servas vojaĝojn. De la 1920-aj jaroj ĝis 1939 ankaŭ fervoja linio funkciis.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de San Jose estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas po 1869 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro estas la pluva sezono. Laŭ averaĝa temperaturo estas 28,5 °C kaj ĝi varias inter 19-34 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Katolika preĝejo
-
Metodista kirko
-
Vendejego
-
Vojo
-
Salutarko