Malaybalay
Malaybalay | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8700 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 190 712 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 197 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 9′ N, 125° 8′ O (mapo)8.1563888888889125.13333333333Koordinatoj: 8° 9′ N, 125° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 828 m [+] | ||
Areo | 969,19 km² (96 919 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malaybalay [+] | |||
Malaybalay [malajbalaj], - tagaloge Lungsod ng Malaybalay - estas kvaraklasa urbego (ankaŭ komponenta urbo kaj diocezo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Bukidnon. Malaybalay konsistas el 46 distriktoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 174 625 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 8700
- telefonkodo: +63 (0)88
- Supermara alteco: 622 m
- Areo: 969 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Malaybalay situas en centra parto de la insulo inter montoj ĉe kunfluejo de 2 riveroj [1]. Maramag troviĝas 46, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 65, Butuano 99, Tagum 109, Dabao 133, Pagadiano 191, General Santos 227, Zamboanga 364, ĉefurbo Manilo 846, Kezonurbo 850, Baguio 1042 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]La originaj loĝantoj de Malaybalay venis el la nordaj marbordoj pro oftaj atakoj de piratoj. Hispanaj esploristoj alvenis en la malfrua 18-a jarcento, poste dominikanoj kaj jezuitoj. En 1850 indiĝena vilaĝeto estis fajrodetruita fare de la hispanoj pro rezisto kontraŭ hispanaj konkerintoj. Tiu batalo estis la lasta registrita rezisto de la originaj loĝantoj. En 1877 jam ĉiuj indiĝenoj akceptis la hispanan regnon kaj kristanismon. Dum dominado de Usono en 1907 estis kreita la municipo, samtempe provinco Bukidnon kun ĉefurbo Malaybalay. Dum dominado de la japanoj (1942-1945) la lokaj partizanoj ofte faris atakojn. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli, ol 100 mil loĝantoj) en la fruaj 1990-aj jaroj, en 1998 komponenta urbo lauc filipina klasifikado.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Malaybalay estas plejparte agrikultura areo, kie oni kultivas rizojn, maizojn, sukerkanojn, legomojn, kaŭĉukojn, kafojn, bananojn kaj ananasojn. En la urbomezo funkcias la serva sektoro kun komerco. En la eksteraj partoj ekzistas ekoturismo.
Religio
[redakti | redakti fonton]La plimulto de la loĝantaro (ĉirkaŭ 77%) sekvas la kristanismon, eĉ Malaybalay estas centro de diocezo. Krom la katolikoj ekzistas baptistoj, adventistoj kaj similaj. La ceteraj 23% apartenas ĉefe al Islamo, sed estas ankaŭ konsiderindaj anoj de budhismo.
Eduko kaj lingvo
[redakti | redakti fonton]En Malaybalay universitato funkcias. La loĝantaro estas miksaĵo de pluraj etnoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Malaybalay estas alirebla laŭ ĉefvojo el Cagayan de Oro. La ĉefvojo kuras plu al interno de la insulo. Al pli grandaj urboj de la insulo estas aŭtobusaj servoj, enurbe busetoj kaj tricikloj trafikas. Ĝis la 1990-aj flughaveno funkciis ĉe Malaybalay, poste la plej proksimaj haveno kaj flughaveno estas en Cagayan de Oro.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Malaybalay situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2570 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte de majo ĝis oktobro. La averaĝa temperaturo estas 24 °C kaj varias inter 18-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj eksterlandaj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- datenoj
- statistiko
-
Monaĥejo
-
Urbodomo
-
Vojo
-
Strato