Sovetunio estis la lando en Eŭrazio, ekzistanta en 1917-1991.
|
| « [aŭtune 1989 al demando ĉu Sovetunio ekzistos en 2001] Ne. Estos io tute alia. Rapideco de la ŝanĝoj, ilia skalo kaj profundeco estas tiaj, ke ni devas ĉesi pensi en kutimaj terminoj. » | — Zbigniew Brzeziński |
|
|
| « Ĉe certaj kondiĉoj [Sovetia] Rusio eble povus vivi sen teroro, sed ĝi certe ne povis ekzisti sen sistemo de totala burokratigo, tio estas sen fremdiĝo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| |
|
| |
|
| « Tuj post la “homo de la vorto” ricevis agnoskon flanke de la potenculoj, li kutime trovas bombastajn argumentojn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj. Lutero, unue defiinta la regantan eklezion kaj kunsente parolinta pri la “malriĉa, sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kun germanaj princetoj, deklaris: “Dio preferus ekzistadon de la registaro, eĉ de la plej aĉa, ol permesi al la amaso diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”. Bourke, kiun aŭspiciis lordoj kaj aristokratoj, parolis pri la “porka plebaro” kaj rekomendis al la malriĉuloj “paciencon, laboron, ŝparemon kaj religion”. La dorlotitaj per gloro kaj flato “homoj de la vorto” en la bolŝevisma Rusio, kiel antaŭe en la Nazia Germanio, ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompataj gvidantoj kaj ilia sekreta polico. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| |
|
| « Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio reago de la kontraŭa flanko restos konstanta: demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de paca kunekzistado fare de Sovetunio kiel signon de transiro al konstanta paca politiko. Tamen komunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al konfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ fideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe la pakto inter Hitlero kaj Stalino en 1939. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Ĉiaj intertraktoj kun la sovetiaj diplomatoj transformiĝis je elprovado de eltenemo; ne eblis atendi iujn ajn cedojn ĝis la estro de la sovetia delegacio konvinkiĝis persone – kaj speciale ĝis li konvinkis tiujn, kiuj legis liajn telegramojn en Moskvo – ke estas atingita la lasta limo de flekseco de la alia flanko. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Printempe de 1969 okazis serio da konfrontiĝoj inter ĉinaj kaj sovetiaj trupoj en fora parto de la ĉino-sovetia limo laŭlonge de rivero Ussuri en Siberio. Pro sperto de du pasintaj jardekoj Vaŝingtono unue ne dubis ke tiuj konfrontiĝoj estis provokitaj de la fanatika ĉina gvidantaro. Sed nome pezega sovetia diplomatio dubigis pri tio. Ĉar sovetiaj diplomatoj komencis prezentadi detalajn atestojn de la sovetia versio de la eventoj al Vaŝingtono kaj interesiĝis pri tio kiel Usono rilatos al eskaliĝo de tiuj ĉi konfrontiĝoj. La senprecedenca sovetia preteco konsulti Vaŝingtonon rilate la aferon pri kiu Usono ne montris specialan zorgiĝon, igis nin demandi nin, ĉu tiuj ĉi prezentadoj ne estas preparado de grundo por la sovetia atako kontraŭ Ĉinio. La suspektoj nur fortiĝis kiam esplorado de la afero fare de la usona spionservo, al kiu ĝin stimulis la sovetiaj prezentadoj, montris ke la konfrontiĝoj ĉiam okazis proksime al grandaj sovetiaj bazoj de milita provizado kaj for de la centroj de ĉinaj vojoj – tia skemo kongruis al la ideo ke la agresinto efektive estis ĝuste la sovetiaj trupoj. Plia konfirmo de tiu ĉi konkludo iĝis la fakto de senprecedenca koncentriĝo de sovetiaj trupoj laŭlonge de la tuta sovetio-ĉina limo 650 km longa, kies nombro en mallonga periodo superis 40 diviziojn. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| « En oktobro 1972 Henry M. Jackson proponis amendon, malpermesantan doni statuson de la plej favorata nacio al ĉiu ajn lando kiu artefarite limigus la elmigradon. Tio estis taktike brila paŝo. Statuso de la plej favorata nacio sonas oble pli grave ol ĝi efektive estas. Ĝi signifas nur mankon de diskriminacio; tiu ĉi statuso donas neniujn specialajn privilegiojn, sed ĝi simple donas al sia posedanto privilegiojn kiujn havas ĉiuj landoj kun kiuj Usono havas normalajn komercajn rilatojn (tiutempe ili nombris pli ol 100). Statuso de la plej favorata nacio asistas al evoluo de normala komerco surbaze de komerca reciprokeco. Konsiderante staton de la sovetia ekonomio volumeno de tia komerco, kiel oni atendis, ne povus esti pli granda. Danke al la Jackson-amendo oni sukcesis atingi tion ke la sovetia elmigra praktiko iĝis objekto de ne malkaŝa diplomatia agado, sed de leĝofara agado de la usona kongreso. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [pri deklaro de Miĥail Gorbaĉov en 1988] En programa parolado en Unuiĝintaj Nacioj la 7-an de decembro li anoncis samtempan redukton [de sovetiaj armitaj fortoj] je 500 mil homoj kaj 10 mil tankoj, inkluzive duonon de la tankoj kontraŭstarintaj al NATO… Tamen unuflankaj reduktoj de tia skalo atestas esceptan certecon pri si mem aŭ esceptan malfortecon. En tiu etapo de la evoluo certeco apenaŭ estis propra al Sovetunio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] Laŭ lia opinio, unikeco de Sovetunio konsistis en tio ke ĝin regis “burokrata estraro ekde la supro ĝis la pleja malsupro”, kio manifestiĝis en “tro centralizita kaj strikte ĥirerarĥia burokrata organizado”, kiu “ĉiam pli ŝtoniĝis, spertis politikan korupton dum la jaroj de monopola regado kaj aspektis oble pli fermita ol tio estas kutime, sekvante doktrineman tradicion, paŝon post paŝo transformiĝanta je rito”. » | — Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013] |
|
|
| |
|
| « Rimarkindas ke Sovetunio fine de la 1980-aj jaroj havis proksimume 13-14% parton de rento en MEP — iom pli ol nivelo de koloraj revolucioj. » | | « Интересно отметить, что СССР в конце 1980-х годов имел примерно 13-14%-ную долю ренты в ВВП — чуть выше уровня цветных революций. » | — Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015] |
|
|
| |
|
| |
|
| « 1. Se dum kelkaj jaroj landon kun loĝantaro je 160 milionoj da homoj teni en atmosfero de milito kaj saturigi per militarisma ideologio, tio neeviteble influos formiĝon de psikologio de la homo eĉ kaze de atingo de la celoj de la milita ideologio. Militarisma ordono de la gvidantoj de la popolo ricevis sendependan potencon [...] 2. Se registaro, konsciinta ke ĝi estas ĉirkaŭita de agresemaj ŝtategoj, realigas milita-ideologian influon sur la popolajn amasojn dum pluraj jaroj kaj ĉe tio forgesas pri aktualaj, la plej malfacilaj taskoj, povas okazi ke eĉ kaze de atingo de sia celo tiu ĉi registaro konservos militan atmosferon eĉ post kiam tio ne plu estos necesa. La popolaj amasoj konservas sian fremdiĝon, sin tenas aparte, trenas mizeran ekzistadon kaj emas al senracia ŝovinismo. » | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
|
| « Germanio por ni estas la plej grava lando en Eŭropo ne nur pro nia komerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estas ŝlosilo al situacio en Rusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigi akuzojn kontraŭ ni pri perfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. » | — Noticoj de la registaro de Britio. La 10-a de januaro 1922. |
|
|
| « Ni devas firme trakti la rusojn. Ili ne scias kiel konduti. Ili similas al elefanto en telerbutiko. Ili aĝas nur 25 jarojn. Ni aĝas jam pli ol 100 kaj britoj estas kelkajn jarcentojn pli aĝaj. Ni devas instrui ilin kiel konduti. » | — Harry S. Truman, [1945] |
|
|
| « La nuna pola ŝtato estas kreaĵo de Antanto. Ĝi estis kreita por forigi premon, kiun antaŭe okazigis Rusio sur la orientajn limojn de Germanio. Lukto de Sovetia Rusio kontraŭ Pollando frapas ne nur tiun lastan, sed unuavice la Antanton – Francion kaj Brition. Se Pollando falos, do la tuta sistemo de la Versajla traktato ekŝanceliĝos. El tio tute evidente sekvas ke Germanio estas tute ne interesita helpi al Pollando je ĝia lukto kontraŭ Rusio. » | — Hans von Seeckt [1920] |
|