Verkisto estas homo, kies okupo estas la verkado de libroj, ĝenerale profesie.
|
| « Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe persono observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la amasa movado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. Verkisto, pentristo aŭ sciencisto kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj patriotoj, rasistoj, foiraj predikistoj, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ seksaj impotentoj estas instigataj de la samaj impulsoj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Kiel fotografio puŝas la pentriston direkte al abstrakta, skulpteca arto, same la filmo puŝis la verkiston al vortoŝparado kaj profunda simbolismo, je kiuj la filmo ne povas konkurenci kun ĝi. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Mi ne verkas pri afablaj homoj. Mi ne estas afabla homo. Nek estas iu ajn, pri kiu mi iam ajn profunde zorgis. » | | « I do not write about nice people. I am not nice people. Neither is anyone I have ever cared deeply about. » | — Dorothy Allison, Skin: Talking About Sex, Class And Literature |
|
|
| « Ni ne verkas ĉar ni volas; ni verkas ĉar ni devas. » | | « We do not write because we want to; we write because we have to. » | — William Somerset Maugham |
|
|
| « Estas du manieroj verki. Ĉu verki kun la celo ne malplaĉi aŭ ŝoki iun ajn (...), ĉu sentime diri kion oni pensas, kia ajn estu la rezulto, kio ajn okazu: aresto, pendumo, ekzilo. » | — José Bento Monteiro Lobato |
|
|
| « Ĉiu verkisto, mi supozas, opinias ke la mondo en kiu li naskiĝis estas nenio alia ol komploto kontraŭ la kultivado de liaj talentoj. » | | « Any writer, I suppose, feels that the world into which he was born is nothing less than a conspiracy against the cultivation of his talent. » | — James Baldwin |
|