Komunismo estas socipolitika ideologio kaj movado, kiu celas nuligi la kapitalismon, detrui la individuan proprieton kaj bazi la ekonomian vivon sur komuneco de la havo.
|
| « Malgraŭ la fakto ke komunismo en plejparto de la regionoj estis senkreditigita, ĝi plu ekzistas en kvin landoj, en kiuj loĝas proksimume kvarono de la monda loĝantaro — do en ili loĝas oble pli da homoj ol en multnombraj landoj, kies komunistaj reĝimoj falis en 1989-1991. » | — Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013] |
|
|
| « Rusa komunismo estas la ekstergeedza infano de Karlo Markso kaj Katarina la Granda. » | — Clement Attlee |
|
|
| « Kiam mi donas manĝon al malriĉuloj, ili nomas min sanktulo. Kiam mi demandas, kial ili estas malriĉaj, ili nomas min komunisto. » | | « Quando dou comida aos pobres chamam-me de santo. Quando pergunto por que ellos são pobres chamam-me de comunista. » | — Hélder Câmara |
|
|
| « Iuj proponas nurajn bonfartajn rimedojn - dum aliaj prezentas grandiozajn reformajn sistemojn, kiuj pretendante reorganizi la socion, fakte celas konservi la fundamentojn, kaj do la vivon, de la ekzistanta socio. Komunistoj devas senĉese lukti kontraŭ ĉi tiuj burĝaj socialistoj, ĉar ili laboras por la malamikoj de komunistoj kaj protektas la socion, kiun komunistoj celas renversi. » | — Friedrich Engels |
|
|
| « En kapitalismo, komunistoj estas ĉiam pli bonaj. » | | « Στον καπιταλισμό οι κουμουνιστές είναι πάντα καλύτεροι. » | — Adonis Georgiadis |
|
|
| « Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke nur per komunismo ni povas fariĝi homoj. » | — Frida Kahlo, letero el Usono, dum la 1930-aj jaroj |
|
|
| « Por ke la ŝtato tute forvelku, kompleta komunismo estas necesa. » | — Lenin, Ŝtato kaj Revolucio |
|
|
| « Kio estas komunismo? Ĝi estas, ke kiam vi manĝis sufiĉe da manĝaĵo por via malsato kaj ankoraŭ restas manĝaĵo - ĝi apartenas al alia viro. » | — A. R. Murugadoss |
|
|
| « Vivu la Komunista Partio kaj partizanojn! Batalu homoj por via libereco! Ne kapitulacu al la malbonfarantoj! Mi estos mortigita sed estas tiuj, kiuj venĝos min! » | — Lepa Radić, ŝiaj lastaj vortoj |
|
|
| « Ni parolas ĉi tie pri la estonteco: pri la vivoj de homoj en la mondo sen militoj, sen socia subpremo, sen nacia malegaleco, sen subpremo de la kapabloj de homoj. Alivorte, temas pri la estonteco, kiun ni ĉiuj nomas komunismo. » | — Andrej Tarkovskij, Letero al la centra komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (20 oktobro 1970). |
|
|
| « Ni komunistoj estas kiel semoj kaj la homoj estas la grundo. Kien ajn ni iras, ni devas unuiĝi kun la homoj, enradikiĝi kaj ekflori inter ili. » | — Mao Zedong |
|
|
| « La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno. » | — Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo |
|
|
| « Se la maldekstro akirus la regadon, la rezulto estus mizero, teroro kaj morto, kiel okazas en ĉiuj lokoj, kie regas komunismo. » | | « Se la sinistra andasse al governo il risultato sarebbe miseria, terrore e morte, come accade in tutti i posti dove governa il comunismo. » | — Silvio Berlusconi (Corriere della Sera, 2005-01-17), Corriere della sera, 17-a de januaro 2005 |
|
|
| « Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. » | — Petro Kropotkin, La konkero de pano |
|
|
| « La homaranismo Zamenhofa povas nur kreski en komunismo. » | — Eŭgeno Lanti, For la neŭtralismon! |
|
|
| |
|
| |
|
| « La plej grava minaco al Usono hodiaŭ ne estas komunismo. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma teokratio, kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de Reagan, gvidas nin rekte tra tiu kondukilo ... Mi ja pensas tion. ... Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno... » | | « The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe … I really think that. … When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun... » | — Frank Zappa, Crossfire, 1986 |
|
|
| « Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia. » | | « (angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that. » | — Frank Hague |
|
|
| « Marx kredis, ke la kontraŭdiroj de kapitalismo kondukus al komunismo, senklasa socio, kiu funkcias laŭ la principo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono". » | — Alex Thio kaj Jim Taylor]], Sociaj Problemoj |
|
|
| « Triumfalisma kompania kapitalismo, finfine libera de la fantomo de komunismo, mobilizis sian ekonomian potencon senĉese marĝenigi ĉiujn nemerkatajn valorojn; subigi ĉiun aspekton de usona vivo al kompania "efikeco" kaj la fina rezulto; demonigi ne nur registaron sed la ideon mem pri publika servo kaj publikaj varoj. » | | « (angle) A triumphalist corporate capitalism, free at last of the specter of Communism, has mobilized its economic power to relentlessly marginalize all nonmarket values; to subordinate every aspect of American life to corporate "efficiency" and the bottom line; to demonize not only government but the very idea of public service and public goods. » | — Ellen Willis |
|
|
| « Nuklea milito ne defendas landon kaj ĝi ne defendas sistemon. Mi diris tion mem multfoje; eĉ la plej lerta ideologo ne povos distingi inter la cindroj de kapitalismo kaj la cindroj de komunismo. » | | « (angle) A nuclear war does not defend a country and it does not defend a system. I've put it the same way many times; not even the most accomplished ideologue will be able to tell the difference between the ashes of capitalism and the ashes of communism. » | — John Kenneth Galbraith |
|
|
| « Ni ekpensu pri influo de la frua kristanismo. Al la antikva socio ĝi faris mortan baton, paralizis ĝin, pereigis. Por la barbaroj ĝi inverse iĝis la beno, akriginte en la unua tempo iliajn naturajn instinktojn. Ne resurektinte kadukiĝintan mondon, ĝi resurektis nur resurektintojn. Tia estas ankaŭ la komunisma instruo: rekte ĝi savas nur tiujn, kiuj jam estas savitaj. Sed ĝi ne kapablas doni firman esperon al la mortantaj, kaj eĉ malpli — revivigi la mortintojn. » | — Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960] |
|
|
| « [pri komunismo] Ĝi mem aspektas kiel la sola realo, pri kiu ankoraŭ povas esperi ĉiu, kiu konservis almenaŭ pajleron de la kredo je la estonteco, — jen kial ni ĉiuj je tiu aŭ alia grado estas la komunistoj… » | — Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960] |
|
|
| « Se la utopio estas materiigita iluzio, do komunismo estas krome la iluzio trudita, deviga, defio al la ĉieesta malbono, optimismo kontraŭvole. Al ĝi apenaŭ adaptiĝos sperta kaj matura cerbo, kiu ebriiĝas nur per unu afero — elreviĝo, aŭ tiu, kiu sekvante ekzemplon de la Genezo malemas ligi la oran epokon al la ideo pri la evoluo… Li malfeliĉe scias: justeco estas la enkorpiga neplenumeblo, giganta neokazigeblaĵo, la sola idealo, pri kiu oni povas konvinke aserti, ke ĝi realiĝos nenie kaj neniam, kaj kiun ŝajne kontraŭstaras ĉiuj leĝoj de la naturo kaj la socio. » | — Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960] |
|
|
| « [pri kritikantoj de komunismo] Ripetante denove kaj denove siajn akuzojn kontraŭ komunismo, kiuj estas bone konataj al ĉiuj kaj kun kiuj konsentas ĉiu, kiu ne estas stalinisto, ili detenas sin de iu radikala kritiko de kapitalismo kaj de novaj proponoj rilate funkciadon de demokratia socialismo. Kreiĝas impreso, ke en la mondo ĉio estas en ordo, se nur oni sukcesos ĝin savi de la komunisma minaco; tiuj homoj similas al elreviĝintaj geamantoj, perdintaj ĉian kredon je la amo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « En iu momento komence de la 1980-aj ŝajnis ke komunismo akcelis sin kaj ŝajne estis preta forigi ĉion de sur sia vojo; kaj en sekva momento destinita de la historio komunismo komencis disfali. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
Karl Marx kaj Friedrich Engels
[redakti]
- Trad: Vilhelmo Lutermano eldonejo Monda Asembleo Socia (MAS) 2015 elŝutebla PDF ĉe marxists.org
Referencoj
- ↑ Traduko de la vikicitaristo, kiu aldonis ĝin. Fonto: Communism