Totalismo estas politika sistemo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj.
|
| |
|
| « Kaŭzoj de revolucioj en la totalisma socio pli ofte estas ne indigno kontraŭ subpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Al la totalisma reĝimo de Hitlero post kiam ĝi stabiliĝis, neniam minacis amasa ribelo. Dum la naziestroj volonte prenis sur sin respondecon kaj faris ĉiujn decidojn, por estiĝo de popola antagonismo ekzistis neniuj ŝancoj. Tia danĝero povus aperi nur se la nazioj malfortigus disciplinon kaj kontrolon. La vortoj de Tocqueville pri la tirania regado validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas reformojn, tio estas kiam ili ekmontras liberalajn tendencojn. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|