NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribitan en Vaŝingtono samjare.
|
| « …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la amasdetruajn armilojn… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia sekureco. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [NATO] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara. » | — Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « [pri la “Diferencoj inter la Nordatlantika traktato kaj tradiciaj militaj unioj” verkita de la Ŝtata Departemento en 1949] Mirindas, sed dokumento kreita de la Ŝtata Departemento asertis ke NATO estis konceptita ne por defendi status quo en Eŭropo, kio certe estis novaĵo por la aliancanoj de Usono. Ĝi diris ke la Nordatlantika alianco defendas principon, ne teritorion; ĝi ne neas ŝanĝojn, sed nur kontraŭas aplikon de forto por ilia realigo. El la analizo la farita de la Ŝtata Departemento sekvis ke la Nordatlantika traktato estas “direktita ne kontraŭ iu ajn konkrete; ĝi estas direktita sole kontraŭ la agreso. Ĝi ne celas ŝanĝi “povekvilibron”, sed estas kreita por konservi “ekvilibron de la principoj”. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [pri propono de Stalin en 1952 unuigi Germanion kiel neŭtralan ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al Usono, la sovetiaj armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la pola limo, do 160 km orienten. Koncize dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de NATO, ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|