Charles André Joseph Marie DE GAULLE (Esperantigite Karlo de Golo) (naskiĝis la 22-an de novembro 1890 en Lille, mortis la 9-an de novembro 1970 en Colombey-les-Deŭ-Églises, Ĉampanjo), plej kutime konata kiel "Generalo de Gaulle", aŭ simple "de Gaulle", aŭ familiare "le grand Charles" (la granda Karlo) pro sia rimarkinda altstatureco, estis franca militisto kaj ŝtatulo.
|
| « Oni povas estis granda eĉ ne havante multe da rimedoj, sufiĉas ke oni estu ĉe la nivelo de la historio. » |
|
|
| « Ne sufiĉas saltadi sur sia seĝo kiel kaprido kriante "Eŭropo!" "Eŭropo!". » |
|
|
| « Vastegas la programo! » | — dirita en 1944 post liberigo de Francio, kiam li ekvidis tankon sur kies flanko skribitis "ni mortigu la stultulojn!" |
|
|
| « Sociala Sekureco ne estas farita por subvencii libertempajn distraĵojn. » | — respondo al peto por ke kontraŭkoncipaj piloloj estu repagataj de la Sociala sekureco |
|
|
| « Elekto estas: ĉu mi, ĉu la fekkaĉo! » | — dirita dum la eventoj de majo 1968 |
|
|
| « Ĉiaokaze alprenu la starpunkton plej superan: tio estas kutime la loko malplej loĝata. » |
|
|
| « Dante, Goethe, Chateaubriand, apartenas al tuta Eŭropo sammezure kiel ili estis respektive kaj eminente italoj, germanoj kaj francoj. Ili ne estus multe servintaj Eŭropon se ili estintus senpatriuloj aŭ se ili estus pensintaj en iaj asimilitaj esperanto aŭ volapuko. » | | « Dante, Goethe, Chateaubriand, appartiennent à toute l'Europe dans la mesure où ils étaient respectivement et éminemment Italien, Allemand et Français. Ils n'auraient pas beaucoup servi l'Europe s'ils avaient été des apatrides et s'ils avaient pensé, écrit en quelque espéranto ou volapük intégrés... » | — Lors d'une conférence de presse à L'Elysée, le 15/05/1962 |
|
|
| « Ili ne multe estus servintaj Eŭropon se ili estus estintaj senpatrujaj kaj se ili estus pensintaj, verkintaj en ia integrita Esperanto aŭ Volapuko.[1] » | — Dum gazetarkonferenco en 1962 |
|
Referencoj
- ↑ Parolante pri Goethe, Dante kaj Chateaubriand