Vortová
Vortová | ||
municipo | ||
Vortová, malantaŭ rojo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Vortová | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Chrudim | |
Administra municipo | Hlinsko | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Suprasvratka montetaro, Fera montaro | |
Rivero | Vortovský potok | |
Situo | Vortová | |
- alteco | 612 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 41′ 56″ N 15° 56′ 20″ O / 49.69889 °N, 15.93889 °O (mapo) | |
Areo | 12,14 km² (1 214 ha) | |
Loĝantaro | 228 (2024) | |
Denseco | 18,78 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1548 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 539 01 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0531 | |
NUTS 5 | CZ0531 572527 | |
Katastraj teritorioj | 2 | |
Partoj de municipo | 2 | |
Bazaj setlejunuoj | 2 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
Vikimedia Komunejo: Vortová | ||
Retpaĝo: www.vortova.cz | ||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Vortová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, en fonta regiono de rivero Chrudimka, 7 km sude de urbo Hlinsko, ĉe neĉefa ŝoseo inter Hlinsko kaj Herálec. Vivas ĉi tie 228 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkov, Hamry, Kameničky, Studnice, Chlumětín kaj Herálec (distrikto Žďár nad Sázavou).
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en pentrinda valo de malgranda rivereto, ĉirkaŭigita de grandaj arbaroj. Legendo pri ekesto de la vilaĝo rakontas, ke el monaĥejo konkerita kaj forbruligata de husanoj fuĝis unu el la monaĥoj en arbarojn rande de la sinjorejo kaj post iu tempo fondis tie domaron nomatan Ortova. Proksime de ĝi situas tri montaraj fiŝlagoj nomataj Zlámanec, Návesník kaj Utopenec. Tiujn, aŭ almenaŭ unu el ili, verŝajne fondis posedanto de sinjorejo de Rychmburk Jiřík, filo de Jakub el Kroměšín inter la jaroj 1426 - 1433. La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas en raporto de direktora oficejo en Chrast el la jaro 1543. Tiutempe estis onidire en la domaro nur muelejo n-ro 1 kaj vilaĝestrejo n-ro 2. En la jaro 1656 estis en Vortová sinjora segejo kaj gastejo n-ro 3. Disvolvo de la vilaĝo ne estis sukcesa pro tio, ke la sinjoroj postulis de subuloj multe da servuta laboro kaj pro tio multaj homoj fuĝadis el la sinjorejo en Moravion, kie la vivkondiĉoj estis pli mildaj. En la 16-a jarcento laboris en Vortová vitrofarejo, kiun oni povas trovi sur mapo de Johano Amoso Komenio el la jaro 1627. En la jaro 1732 konstruis Josef Sewald, posedanto de bienego en Vejvanovice, en Vortová vitrofarejon, kiu laboris ĝis la jaro 1762, kiam Sewald formigris al Aŭstrio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 534 |
1880 | 514 |
1890 | 511 |
1900 | 485 |
1910 | 513 |
1921 | 489 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 577 |
1950 | 411 |
1961 | 451 |
1970 | 390 |
1980 | 330 |
1991 | 274 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 255 |
2014 | 250 |
2016 | 248 |
2017 | 243 |
2018 | 235 |
2019 | 232 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 226 |
2021 | 222 |
2022 | 226 |
2023 | 235 |
2024 | 228 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Vortová
- Lhoty
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kapelo
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo estas kapelo de Sankta Maria, pseŭdoromanika el la jaro 1882. Sur la altaro estas bildo el la jaro 1800.
Forstejo
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1905 episkopo Doubrava el Hradec Králové konstruigis en arbaro proksime de Vortová historiigan forstejon laŭ planoj de fama arĥitekto Josef Fanta el Prago.
Lhoty
[redakti | redakti fonton]Al la municipa komunumo Vortová apartenas ankaŭ vilaĝeto Lhoty, kiu situas sur monteto oriente de Vortová.
Fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vortová - kapelo
-
Vortová - n-ro 50
-
Vido al Vortová de Lhoty
-
Vortová - n-ro 60
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝaro de mikroregiono Hlinsko Arkivigite je 2010-10-03 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
|