El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Přestavlky
|
Municipo Přestavlky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en iom ondoforma pejzaĝo inter rivero Chrudimka kaj rivereto Ležák, 10 km oriente de urbo Chrudim kaj 3 km sude de Hrochův Týnec. Vivas ĉi tie 211 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rosice, Hrochův Týnec, Trojovice kaj Zájezdec.
Přestavlky estas unue menciata en historia dokumento en la jaro 1318. En la jaro 1413 ĉi tie estis fortikaĵeto, kiu jam en la jaro 1539 estis neloĝata. Renovigis ĝin en renesanca stilo Hynek Talacko el Ještětice.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 503 |
---|
1880 | 502 |
---|
1890 | 462 |
---|
1900 | 441 |
---|
1910 | 459 |
---|
1921 | 467 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 421 |
---|
1950 | 340 |
---|
1961 | 432 |
---|
1970 | 271 |
---|
1980 | 212 |
---|
1991 | 181 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 198 |
---|
2014 | 226 |
---|
2016 | 216 |
---|
2017 | 213 |
---|
2018 | 213 |
---|
2019 | 205 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 212 |
---|
2021 | 214 |
---|
2022 | 203 |
---|
2023 | 206 |
---|
2024 | 211 |
---|
La kastelo Přestavlky en norda rando de la vilaĝo estas unue nomata kiel baroka sinjora domo en la jaro 1699. Rekonstruigis ĝin Jan Keller en la jaro 1872 je simpla oblonga duetaĝa pseŭdorenesanca konstruaĵo kun du flankaj aloj. Ĝi estas kovrita per malalta valba tegmento kun malgranda tureto. Ĉirkaŭ la kastelo estas parko.
Nuntempe en la domo estas infana hejmo kun lernejo, publike nealirebla.