Morašice (distrikto Chrudim)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Morašice |
Morašice | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Morašice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Heřmanův Městec | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro, Fera montaro | ||
Rivero | Bylanka | ||
Situo | Morašice | ||
- alteco | 292 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 59″ N 15° 42′ 44″ O / 49.93306 °N, 15.71222 °O (mapo) | ||
Areo | 13,0 km² (1 300 ha) | ||
Loĝantaro | 794 (2024) | ||
Denseco | 61,08 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1226 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 02 ĝis 538 21 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 571873 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Morašice (okres Chrudim) | |||
Retpaĝo: www.obecmorasice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Morašice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en submontara regiono de Železné hory, en valo de rivereto Bylanka, 8 km sudokcidente de urbo Chrudim, 4 km sudoriente de urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 794 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mladoňovice, Heřmanův Městec, Stolany, Bojanov, Vápenný Podol, Úherčice kaj Lány.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vilaĝo Morašice apartenas al la plej malnovaj domaroj en regiono Chrudim. Unue ĝi estas rememorata en la jaro 1226, kiam posedis ĉi tie havaĵon Jan el Morašice, pruvita kiel atestanto sur dokumento de la reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Post kelkaj ŝanĝoj de posedantoj aĉetis Morašice Mikuláš Štítný el Štítné. Li ege Morašice florigis. Li starigis novajn mastrumajn konstruaĵojn, fondis novajn greftejojn, fiŝlagojn kaj simile. Ankaŭ lia filino kaj nepino bone mastrumadis. Filino Jana per sia edziniĝo venigis ĉi tien familiaron de Hamzoj Bořek el Zábědovice. En la vilaĝo estis du sinjorejoj. El la pli malnova konserviĝis nur etaj terenaj ondoj, el la pli nova restis ĝis fino de la 19-a jarcento du keloj kaj puto. Pro konstruo de lernejo sur tiu loko estis la restaĵoj forigitaj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 120 |
1880 | 1 167 |
1890 | 1 166 |
1900 | 1 072 |
1910 | 1 030 |
1921 | 1 023 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 921 |
1950 | 765 |
1961 | 787 |
1970 | 712 |
1980 | 640 |
1991 | 606 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 588 |
2014 | 680 |
2016 | 704 |
2017 | 701 |
2018 | 708 |
2019 | 728 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 740 |
2021 | 748 |
2022 | 750 |
2023 | 794 |
2024 | 794 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Morašice
- Holičky
- Janovice
- Skupice
- Zbyhněvice
Pri vilaĝpartoj
[redakti | redakti fonton]Vilaĝeto Skupice estas unue rememorata en la jaro 1442. Tiam ĝi apartenis al sinjorejo de Lichnice kaj pli poste al la reĝa kamero.
En vilaĝo Janovice troviĝas mezepoka fortikaĵejo Rozpakov.
En teritorio de la komunumo troviĝas kelkaj etaj domaroj kaj kortoj, ekzemple Bačalský muelejo, Dubina, Dolany, Palučina, kiuj finkreas en libera pejzaĝo karakteron de submontara regiono. Ankaŭ du fiŝlagoj apud Morašice subtenas agrablan impreson de la ĉirkaŭaĵo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sur tombejo en orienta parto de la vilaĝo staras gotika preĝejo de Sankta Vito, en la jaro 1349 rememorata kiel la paroĥa. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo kaj sakristio sur norda flanko. En la navo estas du kampoj de barela volbo. La presbiterejo estas volbita krucforme kun kojnaj ripoj. Sur norda flanko estas sankta ŝranko kun trilatera vimperko, la fenestroj estas mallarĝaj, pintarkaj. Ankaŭ triumfa arko estas pinta. La ĥorejo estas ligna.
Ekipaĵo estas novgotika el la jaro 1893. La predikejo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700 havas riĉajn ornamentajn reliefojn kun figuroj de kvar evangeliistoj. En la preĝejo estas kvin renesancaj tomboŝtonoj de Hamzoj Bořek el Zábědovice el la 16-a jarcento..
Kadavrejo sur tombejo estas prisma kun hakitaj anguloj.
En paroĥestra domo troviĝas bildo de Sankta Vito el la jaro 1684, kiu origine estis sur la ĉefa altaro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝaro de mikroregiono Chrudim ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono západně od Chrudimi ĉeĥe
- Militista pietloko ĉeĥe
|