El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Líšnice
|
Municipo Líšnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 3 km oriente de urbo Žamberk, ĉe ŝoseo n-ro 312 el Žamberk al Králíky. Vivas ĉi tie 776 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Klášterec nad Orlicí, Kunvald, Žamberk, Pastviny, Nekoř kaj Lukavice.
La unua skriba mencio pri vilaĝo Líšnice estas el la jaro 1514 en landaj dosieroj okaze de garantiigo de parto el la sinjorejo Žampach, en listo de havaĵo, kiun ĝia posedanto Jan Žampach ne garantiigas.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 152 |
---|
1880 | 1 125 |
---|
1890 | 1 131 |
---|
1900 | 1 044 |
---|
1910 | 1 086 |
---|
1921 | 1 046 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 962 |
---|
1950 | 770 |
---|
1961 | 785 |
---|
1970 | 751 |
---|
1980 | 690 |
---|
1991 | 707 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 728 |
---|
2014 | 747 |
---|
2016 | 742 |
---|
2017 | 743 |
---|
2018 | 748 |
---|
2019 | 761 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 755 |
---|
2021 | 744 |
---|
2022 | 764 |
---|
2023 | 781 |
---|
2024 | 776 |
---|
Preĝejo de Sankta Anna estas pseŭdoromanika, konstruita en la jaroj 1865-1868 laŭ planoj de J. Pötr el Rokytnice v Orlických horách. Ĝi estas ununava oblonga kun turo. La presbiterejo estas volbita.
Ekipaĵo estas pseŭdostila. Sur la ĉefaltaro estas bildo de Sankta Anna, sur flankaj altaroj estas bildoj de Sankta Francisco Xavier kaj de Sankta Dominiko, sur ĥorejo estas bildo de Sankta Agnesa de Bohemio kaj bildo de Sankta Filomena, ĉiuj de J. Umlauf. Kalvaria vojo estas de J. Kodýtek el la dua duono de 19-a jarcento. La predikejon kreis lignoskulptisto memlernanto J. Langer el Dolní Čermná.
- Antaŭ la preĝejo estas ŝtona statuaro de Kalvario el la jaro 1857.
- Ĉe la ponto troviĝas ŝtona Sankta Triunuo el la jaro 1889 de J. Kalhous.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.