Polička
Polička | |||
germane Politschka | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Polička | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro, Svitava montetaro | ||
Situo | Polička | ||
- alteco | 554 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 54″ N 16° 16′ 03″ O / 49.71500 °N, 16.26750 °O (mapo) | ||
Areo | 33,11 km² (3 311 ha) | ||
Loĝantaro | 8 939 (2024) | ||
Denseco | 269,98 loĝ./km² | ||
Fondo | 1265 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578576 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 13 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Polička | |||
Retpaĝo: www.policka.org | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Polička estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Bohemio, regiono Pardubice, 15 km de la distrikta urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 8 939 loĝantoj (2024). Ĝi estas signifa historia urbo kun bone konservita historia kerno. Ĝi konatas ankaŭ kiel naskiĝloko de la komponisto Bohuslav Martinů.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lubná, Sebranice, Chmelík, Pomezí, Jedlová, Korouhev, Kamenec u Poličky, Květná, Široký Důl kaj Stašov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Polička estis fondita en 1265 dum regado de reĝo Přemysl Otakar la 2-a kiel reĝa urbo en landa, la tn. Trstěnická-pado. La nomo devenas de loka nomo Na Poličkách, kiu estas historie dokumentita jam en la jaro 1167. En la jaro 1307 ĝi fariĝis doturbo de ĉeĥa reĝino Eliška Rejčka, vidvino post reĝo Venceslao la 2-a. Dum husanaj militoj ĝi estis kiel membro de husana urba asocio okupita en la jaro 1421 de husanoj, sed ankoraŭ dum la sama jaro konkeris ĝin hungara soldataro. Kiam la husanaj militoj finiĝis, ĝi ricevis privilegiojn de mejla, bierkuireja kaj gorĝa rajtoj. Pro rezistmovado kaj rifuzo de obeemo kaj al Ferdinando la 1-a en 1547 kaj al Ferdinando la 2-a en 1620 Polička estis sankciigita kaj ĝi estis senigita de la privilegioj. Vico da loĝantoj elmigris en tempo post batalo sur Blanka monto. Tradician vivtenadon alportis al la urbo tolproduktado kaj komerco. En Polička estis du bierfarejoj. Nova tradicio fariĝis ŝuindustrio, maŝinindustrio kaj viandindustrio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 531 |
1880 | 5 746 |
1890 | 5 691 |
1900 | 6 163 |
1910 | 6 453 |
1921 | 6 216 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 276 |
1950 | 6 451 |
1961 | 6 863 |
1970 | 7 266 |
1980 | 8 972 |
1991 | 8 987 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 9 187 |
2014 | 8 870 |
2016 | 8 783 |
2017 | 8 746 |
2018 | 8 751 |
2019 | 8 748 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 8 813 |
2021 | 8 622 |
2022 | 8 710 |
2023 | 8 910 |
2024 | 8 939 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La historia kerno de la urbo havas regulan elipsan bazplanon kun proporcie regula reto de stratoj, konsistantaj el strato ronda, granda kvadrata placo kaj proksimume rektangule tranĉanta sin sistemo de stratoj. Jam en la 2-a duono de la 14-a jarcento Polička estis pavimita kaj en la placo konstruita urbodomo kun trietaĝa turo. Ĉirkaŭ la placo staris unue domoj lignaj, iom post iom anstataŭigataj per domoj renesancaj ŝtonaj. Samtempe komenciĝis konstruado de remparoj. Kvar urbaj pordegoj kun turoj estis ŝirmataj per fortikigita antaŭpordegejo – barbakano, al kiu ligis falponto. Koneksa remparzono, ĉirkaŭbaranta kun 19 bastionoj la historian kernon de la urbo, apartenas kun sia longeco 1 220 m inter plej konservintajn en Eŭropo, la pordegoj estis en la 19-a jarcento detruitaj.
La ĉefa urba preĝejo - preĝejo de Sankta Jakobo, konstruita en 1265 kaj plurfoje rekonstruita ĝis nuna novgotika aspekto, havas 63 metrojn altan turon, el kiu proponiĝas bela panoramo de la tuta urbo kaj ĉirkaŭaĵo. En ĝi en 1890 naskiĝis kaj sian infanaĝon travivis muzikkomponisto Bohuslav Martinů.
Origina gotika aspekto konserviĝis ĉe preĝejo de sankta Mikaelo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1580, konstruita kiel tombeja, kun krutaj frontonoj kaj ogivaj fenestroj. Samtempe kun la preĝejo estis konstruita ankaŭ prisma sonorilejo en orienta parto de tombejo. En tiu ĉi malnova tombejo estas familia kripto, en kiun estis post transporto el Svislando enkriptigita komponisto Bohuslav Martinů.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de sankta Jakobo
-
Preĝejo de sankta Mikaelo
-
Urbaj muregoj
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Polička okazis je la 9-a de novembro 2013 regiona renkontiĝo, detaloj ĉi tie. Inter la 22-a kaj 24-a de septembro 2007 la urbo estis gastiganto de la konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|