Vaflo
Vaflo aŭ vezikpano estas malpeza, maldika kukaĵo, bakita en vaflilo. Ne ĉiam ĝi enhavas sukeron, sed ofte sukeraĵo surmetiĝas. En kelkaj landoj, uziĝas kiel normala pano (ne al sukeraĵoj). Ekzemple, Usonanoj ofte metas buteron kaj nuksaĵon sure.
Vafleto estas tre maldika vaflo, ofte en formo de korneto, uzata ĉefe kun glaciaĵo. En norda kaj orienta Nederlando ĝi estas ofte manĝata dum la jarŝanĝo en la formo de rulaĵo kaj eventuale farĉita per batita kremo.
Kremvaflo estas vaflo kun batita kremo.
Siropvaflo estas du maldikaj vafloj kun, inter si, tavolo da siropo (nederlanda specialaĵo). [1]
Vaflojn oni bakas precipe en banurboj ĉe la promenejoj kaj bulvardoj, al aliaj urboj ili estas liverataj kiel banurbaj vafloj, kio donas al ili specialan allogecon.
La banurba vaflo estas kutime ronda, maldika disko (diametro c. 20 cm), el tre dolĉa pastaĵo, kaj anstataŭ ĉelaro la ferplatoj enpresis reliefan bildon de varma akvofonto aŭ alia banurba simbolo.
Ofte estas pluraj vafloj kungluitaj per dolĉa ŝmiraĵo, per kio estiĝas unu- aŭ plurcentimetra frandaĵo tranĉita je oblongoj, kvadratoj aŭ trianguloj.