30-a de septembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 30-a de septembro estas la 273-a tago de la jaro (la 274-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 92 tagoj restas.
Je la 30-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 420: En Siria Palestino (Romia provinco) forpasis Sankta Hieronimo
- 1089 Pola reĝido, filo de Boleslao la 2-a Malavara estis venenigita — estingis la reĝa linio de Piastoj
- 1399: Henriko la 4-a iĝis reĝo de Anglio
- 1452: Germano Johannes Gutenberg presis unuan libron en la kristana mondo – la Biblion de Gutenberg (Vulgato)
- 1566: Turka sultano Sulejmano la 1-a mortis dum sieĝo de la hungara fortikaĵo Szigetvár
- 1567: Francaj religiaj militoj: hugenotoj masakris 80-90 katolikojn en Nimo
- 1632: Rusa armeo transpaŝis limojn de la Respubliko de Pola Kronlando kaj de Granda Duklando de Litovio — komenciĝis la smolenska milito
- 1773: Dispartiga Sejmo, kunvokita laŭ postulo de aneksantoj, agnoskis la unuan dispartigon de Pollando
- 1790: Leopoldo la 2-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1791: Vieno: prapremiero de la opero La magia fluto de Wolfgang Amadeus Mozart
- 1846: Usono: en Charleston kuracisto William Morton dum forigo de dento aplikis anestezon — duetilan eteron
- 1863: Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: dum la batalo de Mełchów ĉe Ĉenstoĥovo Adam Chmielowski perdis la maldekstran kruron kaj malliberiĝis
- 1867: Usono aneksis atolon Midvejinsuloj
- 1868: Post 35-jara regado, reĝino Isabel la 2-a estis forpelita de Hispanio
- 1880: Henry Draper kiel unua fotis ekstersunan objekton - la nebulozon de Oriono
- 1882: Usono: en Appleton (Viskonsino) sur rivero Foks unua en la mondo hidroelektra centralo eklaboris (12,5 kilovatoj)
- 1895: Madagaskaro iĝis protektorato de Francio
- 1901: Hubert Booth patentigis polvosuĉilon
- 1914: En Usono aperis organizaĵo por kontraŭbatali alkoholismon
- 1918: Unua Mondmilito: Post decida septembra ofensivo de la armeoj de Triopa Entento kontraŭ Centraj potencoj ĉesis ekzisti tesalonika fronto
- 1921: Dua Pola Respubliko: unua popolnombrado sen Supra Silezio kaj la okupita Centra Litovio
- 1927: Metroo de Tokio ekfunkciis
- 1935: Rivero Kolorado: lime de subŝtatoj Nevado kaj Arizono ekfunkciis la Akvobaraĵo Hoover
- 1938: Registaro de Ĉeĥoslovakio akceptis Munkenan interkonsenton - germana anekso de Sudetio
- 1939: Soveta invado en Pollandon: pola 33-a infanteria divizio venkis taĉmentojn de la Ruĝa Armeo en la batalo de Krzemień (proksime al Janów Lubelski) kaj generalo F. Kleeberg venkis en renkonta batalo apud Parczew; sovetaj regantoj alvokis polan konsulon en Kievo, post kio li malaperis; germana-pola milito: eko de germana atako al Hel; germana polico nokte bruligis sinagogon en Sierpc
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Provinco Vartlando pretiĝis listo de suspektitaj politike poloj, kiu ampleksis ĉi-tage ĉirkaŭ 200 mil personojn
- 1941: Bulgara okupacia armeo subpremis ribelon en greka Orienta Makedonio; Ukrainio: en Babij Jar dutaga amasa amasmurdo de 33 mil civiluloj, ĉefe judoj, finita; atako de Germanio al Sovetunio: batalo pri Moskvo komencita — la pripafita krozŝipo Avrora, popularigita kiel simbolo de la oktobra revolucio, sinkiĝis en haveno Oranienbaum apud Leningrado
- 1942: En Varsovia geto de januaro ĝis septembro 37 462 personoj mortis; oni subskribis komercan pakton pri livero de 1,1 mln da tritiko de Argentino al Hispanio
- 1943: Orienta Fronto: trupoj de la sovetunia Okcidenta Fronto transirante riveron konkeris Kriĉev (Mahilova regiono)
- 1944: Ribelo de Varsovio: kvartalo Żoliborz kapitulacis post pezaj kaj sangaj bataloj pri ĉiu domo; venko de polaj partizanoj en batalo de Gruszka proksime al Końskie; Novaĵagentejo Agence France-Presse fondiĝis; sub premo de W. Churchill la ĉefkomandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento K. Sosnkowski estis eksigita, lian lokon okupis simbole generalo T. Komorowski, kiu ekde la 2-a de oktobro ektroviĝis en germana mallibero post falo de la ribelo
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: apud Przemyślany (nun en Lviva provinco) en du lokoj NKVD batalis kontraŭ taĉmentoj de la Ukraina Ribela Armeo, unu el ili estis konata pro pluraj krimoj en polaj vilaĝoj
- 1946: Nurenbergaj procesoj: en Nurenbergo komenciĝis dutaga anoncado de la verdiktoj de Internacia Tribunalo
- 1947: Jemeno kaj Pakistano aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1949: Blokado de Berlino: post pli ol 278 mil flugoj estis oficiale nuligita la Berlina aerponto, kies celo estis provizigo de Okcidenta Berlino
- 1949: Stalinismo: Pollando rompis diplomatiajn rilatojn kun Jugoslavio
- 1953: Auguste Piccard, akompanita de sia filo Jacques, rekorde ekprofundiĝis al 3 150 metroj en Tirena Maro en batiskafo Tireste
- 1954: Unua en la mondo usona submarŝipo kun nuklea energio, USS Nautilus, eniris militistan servon
- 1956: En Beogrado kunvenis Ernő Gerő kaj Josip Broz Tito
- 1960: American Broadcasting Company (ABC) elsendis unuan epizodon de la animacia televida serio The Flintstones (La Ŝtonuloj)
- 1961: Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo fondiĝis
- 1965: En Indonezio eksplodis enlanda milito
- 1966: Bocvano sendependiĝis
- 1966: Post 20-jara malliberiĝo Baldur von Schirach kaj Albert Speer forlasis berlinan prizonon en Spandau
- 1968: Aviadila usona fabrik-kompanio Boeing prezentis prototipon de Boeing 747
- 1980: Xerox, Intel kaj Digital Equipment Corporation publikigis unuan dokumentadon pri Eterreto
- 1986: Mosado kidnapis de Romo ĝis Israelo Mordechai Vanunu, kiu malkaŝis nukle-armilan programon de Israelo
- 1989: Unuafoje en Minsko okazis marŝo de belorusa opozicio "Ĉernobila itinero"
- 1990: Sovetunio kaj Sud-Koreio starigis diplomatiajn rilatojn
- 1993: Pollando: Eŭropa Instituto fondiĝis en Lodzo
- 1993: En okcidenta Barato mortiga tertremo kun magnitudo de 6,4 gradoj - pli ol 20 000 viktimoj
- 1998: ICANN, senprofita organizo kiu administras aranĝon de domajnoj kaj IP-adresoj en Interreto, estis enkorpigita
- 1999: Japanio: nuklea akcidento en fabriko de transformado de uranio en Gubernio Ibaraki
- 2005: Dana ĵurnalo publikigis skandalan karikaturon de la islama profeto Mohamedo
- 2006: Himalajo: ĉinaj soldatoj sur montpasejo pafis al tibetaj rifuĝintoj mortigante unu personon kaj alian vundante
- 2008: Raĝastano: 249 pilgrimoj estis surtretitaj kaj 400 vunditaj en hinduisma templo de Ĝodhpur
- 2010: En Ekvadoro polica protesto kondukis al politika krizo kun 5 mortoj kaj seriozaj tumultoj
- 2011: Usono: en Ilinojso oni malfunkciigis partiklan akcelilon Tevatrono
- 2013: Terorismo: ne malpli ol 54 personoj pereis rezulte de eksplodo de 14 aŭtomobiloj-kaptiloj en kvartaloj de Bagdado kun plimulto de ŝijaisma loĝantaro
- 2013: Vatikanurbo: dum kunsido de Kardinala Kolegio papo Francisko anoncis la 27-an de aprilo 2014 kanoniza tago de beatigitaj papoj Johano Paŭlo la 2-a kaj Johano la 23-a
- 2015: Siria enlanda milito: komenco de la rusia operaco en Sirio: laŭ peto de la siria registaro rusia aviado komencis bombi poziciojn de ribeluloj-islamistoj
- 2016: Eŭropa kosmosondilo Rosetta kontrole falis al surfaco de la kometo Ĉurjumov-Gerasimenko
- 2019: Oceanio: epidemio de morbilo eksplodis sur Samoo
- 2019: Slovenia flugkompanio Adria Airways bankrotis
- 2020: Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah iĝis emiro de Kuvajto
- 2022: 219-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: Pasinttage la rusa armeo pripafis preskaŭ 50 urbojn kaj vilaĝojn; Sekurec-Konsilio de Ukrainio konstatis, ke plimulto de mobilizitoj el Rusio estas islamanoj; urborande de Zaporiĵo estis de rusoj pripafita humanitara karavano de civilaj aŭtoj — 30 personoj pereis, 92 estis vunditaj, oni anoncis regionan funebron; V. Zelenskij: Pseŭdoreferendumoj estas elemento de agreso kontraŭ suverena ŝtato. Finnlando kiel lasta lando de EU fermis sian ŝtatlimon por ĉiuj rusoj. Mongolio donos permeson resti en sia lando al amase fuĝantaj rusoj
Naskiĝoj
redakti- 1207: Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, islama poeto, teologo kaj sufiisma mistikulo (m. 1273)
- 1227: Nikolao la 4-a, papo (m. 1292)
- 1530: Girolamo Mercuriale, itala kuracisto, botanikisto kaj filologo (m. 1606)
- 1672: Jean L'Archevêque, franca esploristo kaj soldato (m. 1720)
- 1715: Étienne Bonnot de Condillac, franca filozofo kaj kleriko (m. 1780)
- 1732: Jacques Necker, svisa politikisto, franca ministro pri financoj (m. 1804)
- 1747: Friedrich Justin Bertuch, germana eldonisto, verkisto kaj tradukisto (m. 1822)
- 1802: Antoine-Jérôme Balard, franca kemiisto, malkovrinto de bromo (m. 1876)
- 1812: Márton Kövendi Fejér, hungara advokato, politikisto (m. 1865)
- 1817: Karl Grün, germana filozofo kaj ĵurnalisto (m. 1887)
- 1828: Lahiri Mahasaja, barata guruo kaj jogano (m. 1895)
- 1833: Ferdinand von Saar, aŭstra verkisto kaj poeto (m. 1906)
- 1833: Henri Jordan, germana klasika filologo (m. 1886)
- 1836: Camillo Boito, itala verkisto kaj arĥitekto (m. 1914)
- 1849: Adolf Kaegi, svisa klasika filologo, helenisto kaj sanskritisto (m. 1923)
- 1852: Charles Villiers Stanford, irlanda komponisto, muzikinstruisto kaj dirigento (m. 1924)
- 1854: Hilma Hall, finna esperantistino kaj tradukistino, kontribuinta al verkado de Finna-Esperanta Vortaro (m. 1922)
- 1859: Elek Benedek, hungara verkisto kaj publicisto (m. 1929)
- 1861: Mihály Szabolcska, hungara poeto (m. 1930)
- 1870: Jean Baptiste Perrin, franca Nobelpremiita fizikisto, indikinto de la valoro de konstanto de Avogadro (m. 1942)
- 1873: Henri Mouton, franca prezidanto de Internacia Polica Asocio kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1877: Lajos Kelemen, hungara historiisto (m. 1963)
- 1882: Hans Geiger, germana fizikisto (m. 1945)
- 1897: Katinka Baross, hungara verkistino (m. nekonata)
- 1904: Dragutin Wranka, kroata oficisto, karikaturisto kaj esperantisto, ano de E-kluboj en Osijek kaj Mendoza en Argentino, E-verkisto, kontribuanto al "La Praktiko" kaj "HdE" (m. 1980)
- 1905: Nevill Francis Mott, angla Nobelpremiita fizikisto esploranta kondensadon de materio (m. 1996)
- 1908: David Ojstraĥ, soveta violonisto, profesoro (m. 1974)
- 1908: Edzard Schaper, germana verkisto kaj tradukisto, batalanta en la Vintra milito, kontraŭkomunisto kaj kontraŭfaŝisto (m. 1989)
- 1910: Oszkár Schwartz, rumania hungara tradukisto, lokhistoriisto (m. 2003)
- 1910: Joseph Franckenstein, aŭstra klasika filologo kaj ĵurnalisto (m. 1963)
- 1913: Gyula Gombos, hungara verkisto kaj redaktoro, kunlaboranto de Radio Libera Eŭropo (m. 2000)
- 1913: Zoltán Kovács, rumania hungara pentristo (m. 1999)
- 1917: Park JungHee, prezidento de Sud-Koreio, murdita (m. 1979)
- 1917: Buddy Rich, usona ĵaz-frapinstrumentisto (m. 1987)
- 1918: René Rémond, franca historiisto (m. 2007)
- 1920: Dezső Maros, rumania hungara inĝeniero (m. 2011)
- 1921: Deborah Kerr, skota aktorino (m. 2007)
- 1923: Endre Weissmann, rumania hungara fizikisto, fakverkisto pri matematiko-fiziko, redaktoro
- 1924: Truman Capote, usona verkisto kaj scenaristo (m. 1984)
- 1924: Jerzy Pelc, pola filozofo, semiotikisto, logikisto, profesoro de Pola Scienca Akademio (m. 2017)
- 1927: Andor Bajor, rumania hungara verkisto (m. 1991)
- 1928: Elie Wiesel, Nobelpremiita rumana-usona verkisto, aŭtoro de la termino holokaŭsto (m. 2016)
- 1931: Jean-Claude Carrière, franca aktoro kaj scenaristo (m. 2021)
- 1931: Nil Gileviĉ, belorusa poeto kaj kultura aganto, tradukisto (m. 2016)
- 1933: László Gazda, rumania hungara geografo, lokhistoriisto (m. 2007)
- 1933: Ilja Kabakov, rusa artisto (m. 2023)
- 1935: Ilona Mártha-Papp, rumania hungara kuracistino
- 1937: Jurek Becker, germana verkisto, travivinto de koncentrejoj (m. 1997)
- 1940: Renate Berndt, germana interpretistino kaj tradukistino, esperantistino, Esperanto-instruado en orienta Berlino, kontribuinta al "der esperantist" kaj "PACO"
- 1944: Paul Bogati, rumania hungara/kanada ceramikisto
- 1944: János Rolla, hungara dirigento, koncertmajstro kaj violonisto (m. 2023)
- 1945: Ehud Olmert, ĉefministro de Israelo
- 1951: Barry Marshall, aŭstralia Nobelpremiita kuracisto
- 1954: Andrzej Zybertowicz, pola profesoro specialiĝanta pri sociologio de scio, konsilanto de polaj prezidentoj kaj ĉefo de la Oficejo pri Nacia Sekureco
- 1955: Andreas Bechtolsheim, usona komputikisto, kunfondinto de Sun Microsystems
- 1964: Monica Bellucci, itala aktorino kaj modelino
- 1966: Levente Sükösd, hungara ĵurnalisto, poeto
- 1972: Ari Behn, norvega verkisto
- 1975: Marion Cotillard, franca aktorino
- 1980: Martina Hingis, svisa tenisistino
- 1981: Gáspár Krasznai, hungara muzikinstruisto, ĥorestro
Mortoj
redakti- 420: Sankta Hieronimo, katolika sanktulo, eklezia patro, aŭtoro de Vulgato (n. ĉirkaŭ 347)
- 653: Honorio, episkopo de Canterbury
- 1327: Dino del Garbo, itala kuracisto kaj filozofo (n. ĉirkaŭ 1280)
- 1560: Melchor Cano, hispana dominikano, teologo kaj filozofo (n. 1509)
- 1561: Michael Helding, germana humanisto, katolika episkopo kaj klerulo (n. 1506)
- 1572: Francisko Borgia, hispana katolika sanktulo, tria superulo de jezuitoj, ŝlosilulo de kontraŭreformacio (n. 1510)
- 1581: Hubert Languet, franca diplomato kaj reformaciisto (n. 1518)
- 1628: Fulke Greville, angla poeto kaj politikisto (n. 1554)
- 1735: Friedrich Weise, germana paroĥestro, filozofo kaj teologo (n. 1659)
- 1755: Francesco Durante, itala komponisto (n. 1684)
- 1799: Johann Christoph Krause, germana historiisto kaj filozofo (n. 1749)
- 1821: Ludwig Geyer, germana pentristo, verkisto kaj aktoro (n. 1779)
- 1854: Józef Chłopicki, pola generalo (n. 1771)
- 1884: Rasmus Nielsen, dana filozofo, verkisto (n. 1809)
- 1890: Konrad Hofmann, germana filologo kaj romanistikisto doktoriĝinta pri malnovhindaĵo, profesoro de malnovaltgermana lingvo (n. 1819)
- 1891: György Molnár, hungara aktoro, verkisto, reĝisoro, teatroorganizinto (n. 1830)
- 1897: Tereza de Lisieux, franca monaĥino, karmelanino, katolika sanktulino, doktoro de la Eklezio (n. 1873)
- 1898: Laureano Fuentes, kuba komponisto, orkestrestro, violonisto kaj muzikinstruisto (n. 1825)
- 1918: Ervin Szabó, hungara bibliotekisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo (n. 1877)
- 1925: Paul Langenscheidt, germana verkisto kaj eldonisto (n. 1860)
- 1941: František Václav Krejčí, ĉeĥa verkisto kaj literatura sciencisto (n. 1867)
- 1944: Béla Szász, hungara verkisto (n 1872)
- 1955: Miĥail Ĉeĥov, rus-usona aktoro, teatra reĝisoro kaj teoriisto, verkisto (n. 1891)
- 1955: James Dean, usona aktoro (n. 1931)
- 1967: Jerzy Loth, pola geografo, etnografo, poligloto, rektoro, sporta aganto, membro de Internacia Olimpika Komitato, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (n. 1880)
- 1978: Edgar Bergen, usona aktoro, ventroparolanto (n. 1903)
- 1980: László Szenczei, hungara verkisto, kritikisto, tradukisto (n. 1909)
- 1985: Charles Francis Richter, usona tertremosciencisto (n. 1900)
- 1985: Simone Signoret, franca aktorino (n. 1921)
- 1986: Miklós Káldor, hungara-brita ekonomikisto, profesoro (n. 1908)
- 1990: Patrick White, aŭstralia Nobelpremiita verkisto (n. 1912)
- 1999: Dmitrij Liĥaĉov, sovetia kaj rusia filologo, historiisto, verkisto (n. 1906)
- 2001: Jenny Jugo, aŭstra aktorino (n. 1905)
- 2002: Hans-Peter Tschudi, svisa politikisto, federacia konsilanto (n. 1913)
- 2002: Miloš Macourek, ĉeĥa verkisto kaj reĝisoro (n. 1926)
- 2003: Imre Sántha, hungara amatora ceramikisto, verkisto, poeto (n. 1941)
- 2004: László Horváth, rumania hungara operkantisto (n. 1917)
- 2006: András Sütő, hungara verkisto (n. 1927)
- 2008: Joshua Benjamin Jeyaretnam, singapura politikisto kaj juristo (n. 1926)
- 2011: Ralph Marvin Steinman, kanada Nobelpremiita imunologo, esploristo de dendritaj ĉeloj (n. 1943)
- 2011: Anŭar al-Aŭlaki, islamisma aktivisto kaj imamo, teroristo (n. 1971)
- 2015: Adam Szyper, pola-israela poeto, tradukisto, esperantisto (n. 1939)
- 2017: Hans Liebhardt, rumania ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1934)
- 2019: Kornel Morawiecki, pola kontraŭkomunisto, kreinto kaj prezidanto de la subtera "Solidareco Batalanta", iniciatinto de la Mesaĝo al laborantaj homoj de Orienta Eŭropo, Sejma marŝalo-senjoro (n. 1941)
- 2020: Quino, argentina desegnisto, kreinto de la bildstria serio Mafalda (n. 1932)
- 2023: Khaled Khalifa, siria verkisto (n. 1964)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Hieronimo, apologiisto kaj doktoro de la eklezio
- Francisko Borgia, generalo de jezuitoj, hispana sanktulo
- Internacia tago pri tradukado, de 1953 en la rememor-tago pri Sankta Hieronimo, tradukisto de la Biblio - laŭ iniciato de Internacia Federacio de Tradukistoj
- Nacia tago en Bocvano, tago de la sendependeco (1966)
La 30-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.