La Praktiko
La Praktiko, 'La gazeto, kiu instruas kaj amuzas' aperis de 1932 ĝis 1941 kaj, subtitolite La Gazeto de la Mondpopolo, de 1946 ĝis 1970.
La Praktiko | |
revuo | |
---|---|
Periodeco | monate |
| |
Lando | Nederlando |
Urbo | Hago |
Publikigisto | Internacia Cseh-Instituto |
Establodato | 1932 |
Ĉesigita publikado | 1970 |
| |
Antaŭ la milito ĝi aperis monate kaj havis 12-16 paĝojn en formato 31x24 cm. La eldoninto estis la Internacia Cseh-Instituto en Hago (Nederlando) kaj la redaktoro Andreo Cseh. La tiamaj konstantaj rubrikoj estis: Lernu per la eraroj!; Al la venko; La mondo ridas; La mondo estas interesa; Informoj; Konkursoj; Grafologio; Korespondu. Ĝi enhavis multajn fotojn pri la Esperantista vivo. Ĉar la Esperanto-gazetaro en aliaj eŭropaj landoj en la 1930-aj jaroj pli kaj pli mutiĝis dum La Praktiko eltenis ĝis 1941, ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas interesa fonto pri la historio de la Esperanto-Movado en tiu epoko. Tiel ekzemple ĝi raportis en 1936 sub la titolo: "La germana registaro kontraŭ Esperanto": »La germanregna ministro Hess .. malpermesis al ĉiuj membroj de la nacisocialista partio .. aparteni al iu artlingva organizaĵo. .. La entrepreno "Heroldo de Esperanto" intencas transiri en alian landon ..« (La Praktiko, 1936/5 (53), p. 11, 1-a kol.).
En 1946, Universala Ligo transprenis la eldonadon de la gazeto. Ĝi reaperis kun la antaŭa celo, instigi al praktikado de Esperanto, ligi al la Movado kaj doni facilajn legaĵojn "post la kurso". Aldone, ĝi nun celis disvastigi mondfederismon, kion indikis ankaŭ ĝia nova subtitolo "La gazeto de la mondpopolo".
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Kelkaj artikoloj el La Praktiko en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "praktiko" en la kampo "Fonto")
- Skanitaj numeroj de La Praktiko en reta biblioteko de Katolika Universitato Lublina
- Enciklopedio de Esperanto/L en sia originala formo en la Interreto
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing