[go: up one dir, main page]

Batalo de Moskvo

batalo en la dua mondmilito

La Batalo de Moskvo (ruse Битва за Москву; translit. Bitva za Moskvu) estis milita kampanjo kiu konsistis el du periodoj strategie gravaj de lukto sur sektoro de 600 km de la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Ĝi okazis inter oktobro 1941 kaj januaro 1942. La soveta defendoklopodo malsukcesigis la atakon de Hitlero, tio estas de la germana armeo Wehrmacht, al Moskvo, ĉefurbo kaj plej granda urbo de Sovetunio. Moskvo estis unu el la ĉefaj militaj kaj politikaj celoj por la fortoj de la Akso en ilia invado de Sovetunio.

Sovetaj kontraŭ-aviadilaj pafistoj sur la tegmento de la Moskva hotelo.
Germanaj soldatoj okcidente de Moskvo, Decembro 1941.
2001 Rusia poŝtmarko pri la 60a jariĝo de la Batalo de Moskvo.

La Germana strategia ofensivo, nome Operaco Tajfuno (en germana: Unternehmen Taifun), tiele nomita laŭ du pinĉilaj ofensivoj, unu norde de Moskvo kontraŭ la Kalinina Fronto fare de la 3a kaj 4a Tankaj Armeoj, samtempe minacante la fervojon Moskvo–Leningradom kaj alia sude de la Moskva provinco kontraŭ la Okcidenta Fronto sude de Tula, fare de la 2a Tanka Armeo, dum la 4a Armeo antaŭeniris rekte al Moskvo el okcidento. Laŭ Andrew Roberts, la ofensivo de Hitlero al la soveta ĉefurbo estis nenio malpli ol 'per ĉio atako': "Ne estas troigo aserti, ke la rezulto de la Dua Mondmilito dependis el la ekvilibro dum tiu amasa atako".[1]

Dekomence, la sovetaj fortoj faris strategian defendon de la Moskva provinco konstruante tri defendajn zonojn, deplojante ĵus preparitajn rezervarmeojn, kaj alportante trupojn el Siberio kaj el Respubliko de Fora Oriento. Ĉar la Naziaj ofensivoj estis haltigitaj, sovetaj strategiaj kontraŭ-ofensivoj kaj malgrand-skalajn ofensivaj operacoj devigis la germanajn armeojn reveni al la pozicioj ĉirkaŭ la urboj Orjolo, Vjazma kaj Vicebsko, kaj preskaŭ ĉirkaŭis tri germanajn armeojn. Ĝi estis grava fiasko por la germanoj, nome fino de la ideo de rapida germana venko en Sovetunio.[2][3] Feldmarŝalo Walther von Brauchitsch estis elpostenigita kiel komandanto de la OKH, kaj Hitler nomumis sin mem kiel Germania suprema militkomandanto.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Roberts, Andrew (2009). The Storm of War. A New History of the Second World War. London. p. 175.
  2. William L.Shirer, "The Rise and Fall of the Third Reich" - book III, Swedish ISBN 91-37-066990 ĉapitro 24, pp 275-287
  3. [ https://www.cs.mcgill.ca/~rwest/wikispeedia/wpcd/wp/b/Battle_of_Moscow.htm Arkivigite je 2018-11-16 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 13an de Decembro 2018.]