2008
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
20-a jarcento |
21-a jarcento
| 22-a jarcento
| ►
◄ |
1970-aj jaroj |
1980-aj jaroj |
1990-aj jaroj |
2000-aj jaroj
| 2010-aj jaroj
| 2020-aj jaroj
| 2030-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
2004 |
2005 |
2006 |
2007 |
2008
| 2009
| 2010
| 2011
| 2012
| ►
| ►►
Januaro
| Februaro
| Marto
| Aprilo
| Majo
| Junio
| Julio
| Aŭgusto
| Septembro
| Oktobro
| Novembro
| Decembro
2008 estis superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
2008 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2008 MMVIII |
Ab urbe condita | 2761 |
Armena kalendaro | 1457 ԹՎ ՌՆԾԷ |
Bahaa kalendaro | 164 – 165 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2063 – 2064 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1930 – 1931 |
- Kalijugo | 5109 – 5110 |
Budhisma kalendaro | 2552 |
Ĉina kalendaro | 4644 / 4704 – 4645 / 4705 丁亥 – 戊子 |
Etiopa kalendaro | 2000 – 2001 |
Franca respublika kalendaro | 216 - 217 CCXVI -CCXVII |
Hebrea kalendaro | 5768 – 5769 |
Holocena kalendaro | 12008 |
Irana kalendaro | 1386 – 1387 |
Islama kalendaro | 1428 – 1430 |
- Imperia jaro | Kōki 2668 (皇紀2668年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12008 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4341 |
Tajlanda suna kalendaro | 2551 |
En la jaro 2008 post Kristo okazis, interalie:
Resuma listo de gravaj eventoj
redaktiJen resumo de gravaj eventoj de la jaro 2008:
1. Elekto de Barack Obama: Fariĝis la unua nigra prezidento de Usono.
2. Tutmonda financa krizo: Bankroto de Lehman Brothers kaj sekva ekonomia malstabilo.
3. Somera Olimpiko en Pekino, Ĉinio.
4. Teroristaj atakoj en Mumbajo, Hindio: Serio da atakoj mortigis pli ol 170 homojn.
5. Rusa-Georgia milito: Konflikto pri Sud-Osetio kaj Abĥazio.
6. Ciklono Nargis: Devastis Mjanmaon (Birmanion), mortigante pli ol 138,000 homojn.
7. Tertremo en Siĉuano, Ĉinio: Pli ol 69,000 homoj mortis.
8. Lanĉo de Large Hadron Collider ĉe CERN.
9. Fidel Castro rezignis kiel prezidento de Kubo.
10. Kosovo deklaris sendependecon de Serbio.
11. Piratado ĉe la marbordo de Somalio iĝis grava internacia problemo.
12. Dimisio de Pervez Musharraf kiel prezidento de Pakistano.
13. Lanĉo de SpaceX Falcon 1, la unua private finansita likva-brulaĵa raketo atingi orbiton.
14. Morto de pluraj famuloj, inkluzive de Heath Ledger, Paul Newman kaj Arthur C. Clarke.
15. Bitcoin: La unua bloko de la Bitcoin-blokĉeno estis minita.
La jaro 2008 estis markita de signifaj politikaj kaj ekonomiaj eventoj. La elekto de Barack Obama kiel la unua nigra prezidento de Usono estis historia momento. La tutmonda financa krizo profunde influis la mondan ekonomion kaj havis longdaŭrajn efikojn. Gravaj naturaj katastrofoj, kiel la ciklono Nargis kaj la tertremo en Ĉinio, kaŭzis grandajn perdojn. La Olimpikoj en Pekino kaj la lanĉo de la Large Hadron Collider estis gravaj eventoj en sporto kaj scienco respektive. La jaro ankaŭ vidis signifajn politikajn ŝanĝojn en diversaj landoj kaj regionoj.
Eventoj
redaktiEsperantujo
redakti- La 93-a Universala Kongreso de Esperanto okazis inter la 12-a kaj la 26-a de julio en Roterdamo, Nederlando
- La 64-a Internacia Junulara Kongreso okazis inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto en Szombathely, Hungario
- La Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Kazanlako inter la 9-a kaj la 15-a de aŭgusto 2008.
- La 2-a Somera Esperanto-Studado okazis inter la 9-a kaj la 17-a de aŭgusto en Modra-Harmónia, Slovakio
- 13-a de septembro: Solena festakto okaze de centjariĝo de Germana Esperanto-Biblioteko en urbo Aalen en la urba biblioteko. Ĉeestas ch. 70 personoj.
- 19-a de oktobro: Solena matineo okaze de 11-a Alena Esperanto-Kulturpremio de FAME-fondaĵo en la urba biblioteko de Aalen. Honorigata estas la Internacia Esperanto-Instituto en Hago pro sia merito disvastigi Esperanton pere de Cseh-metodo. Ĉeestas ĉirkaŭ 90 personoj.
Mondo
redakti- La Olimpikoj okazis en Pekino.
- UN deklaris la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj.
- 12-a de majo: La tertremo de Siĉuano en 2008, forta 7,8-grada tertremo, mortigas pli ol 74.000 homojn
- 7-a de julio: Retia Fervojo kaj Svisa Tektonika Areno Sardona fariĝis monda naturheredaĵo de UNESKO.
- aŭgusto: Milito en Sud-Osetio: laŭ ordono de la prezidanto de Kartvelio Miĥail Saakaŝvili kartvelaj trupoj komencis ofensivon kontraŭ Sud-Osetio, fakte sendependa ekde 1992; en Cĥinvalo ili atakis pactrupojn de la rusia 58-a armeo, lokitajn tie surbaze de paca interkonsento — pli ol 10 rusiaj militistoj pereis, kelkdek estis vunditaj. Okazis amasa bombardado de la urbo, mortiginta plurajn civilulojn. Responde al tio rusiaj trupoj eniris Sud-Osetion, forpelis la invadintojn kaj persekutis ilin ĝis la kartvela urbo Gori.
Naskiĝoj
redaktiMortoj
redakti- 3-a de januaro: Yo-Sam Choi, korea boksisto (n. 1972)
- 11-a de januaro: Sir Edmund Hillary, novzelanda montogrimpisto (n. 1919)
- 14-a de januaro: Lento Goffi, itala verkisto (n. 1923)
- 18-a de januaro: Bobby Fischer, usona-islanda grandmajstro de ŝako (n. 1943)
- 21-a de januaro: Marie Smith Jones, lasta konata parolanto de la ejaka lingvo (n. 1918)
- 22-a de januaro: Claude Piron, svisa tradukisto kaj Esperanto-verkisto (n. 1931)
- 22-a de januaro: Heath Ledger, aŭstralia aktoro (n. 1979)
- 26-a de januaro: George Habash, fondinto de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (n. 1926)
- 27-a de januaro: Don Harlow, usona esperantisto (n. 1942)
- 27-a de januaro: Suharto, prezidento de Indonezio (n. 1921)
- 10-a de februaro: Roy Scheider, usona aktoro (n. 1932)
- 11-a de februaro: Tom Lantos, usona politikisto (n. 1928)
- 12-a de februaro: William O'Ryan, usona esperantisto kaj vikipediisto (n. 1944)
- 27-a de februaro: Ivan Rebroff, germana kantisto (n. 1931)
- 12-a de marto: Erwin Geschonneck, germana aktoro (n. 1906)
- 19-a de marto: Arthur C. Clarke, brita sciencfikcia verkisto (n. 1917)
- 19-a de marto: Hugo Claus, flandra poeto kaj verkisto (n. 1929)
- 5-a de aprilo: Charlton Heston, usona aktoro (n. 1924)
- 13-a de aprilo: John Archibald Wheeler, usona fizikisto (n. 1911)
- 26-a de aprilo: Carmen Scarpitta, itala aktorino (n. 1933)
- 12-a de majo: Irena Sendlerowa, pola socia aktivulo, Justulo inter la popoloj (n. 1910)
- 26-a de majo: Sydney Pollack, usono reĝisoro kaj aktoro (n. 1934)
- 28-a de majo: Liam Kirk, irlanda esperantisto (n. 1922)
- 1-a de junio: Yves Saint-Laurent, franca modprojektanto (n. 1936)
- 17-a de junio: Henryk Mandelbaum, travivanto de la Holokaŭsto (n. 1922)
- 4-a de julio: Lee Chong-Yeong, korea esperantisto kaj honora membro de UEA (n. 1932)
- 13-a de julio: Bronisław Geremek, pola politikisto (n. 1932)
- 3-a de aŭgusto: Aleksandr Solĵenicin, rusia historiisto kaj verkisto (n. 1918)
- 18-a de aŭgusto: Maire Mullarney, irlanda esperantistino (m. 1921)
- 15-a de septembro: Richard Wright, brita klavaristo de Pink Floyd (n. 1943)
- 26-a de septembro: Paul Newman, usona aktoro (n. 1925)
- 13-a de oktobro: Guillaume Depardieu, franca aktoro (n. 1971)
- 19-a de oktobro: Bernard Golden, usona esperantisto (n. 1925)
- 1-a de novembro: Yma Sumac, perua kantistino (n. 1922)
- 4-a de novembro: Michael Crichton, usona verkisto (n. 1942)
- 4-a de decembro: Forrest J Ackerman, usona esperantisto kaj sciencfikcia verkisto (n. 1916)
- 5-a de decembro: Aleksio la 2-a, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio (n. 1929)
- 13-a de decembro: Horst Tappert, germana aktoro (n. 1923)
- 18-a de decembro: Mark Felt, usona FBI-agento en skandalo Watergate (n. 1913)
- 25-a de decembro: Eartha Kitt, usona aktorino kaj kantistino (n. 1927)