Nuklea armilo estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por atombombo.
|
| « En ombro de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” minaco kaj danke al tiu ĉi nuklea Damokla glavo, estas kreata povega sistemo de kontrolado, kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la sekureco. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
| « …disvastiĝo de la nukleaj armiloj ne kreskigas riskon de la atoma konfrontiĝo aŭ katastrofo, escepte de tempo, kiam “junaj” ŝtatoj povas eksenti tenton uzi ĝin ne cele de timigado, sed por “reala” celo… » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
| « Jen kio estas grava en la nuklea: la atomcentralo estas tiu matrico, kie estas produktata modelo de absoluta sekureco, kiu disvastiĝas tra la tuta sociala sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub signo de la paca kunekzistado kaj de simulado de de nuklea minaco). » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
| « La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la milito. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la nuklea eskalado kaj armilkonkuro. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Ni lasu ankaŭ la virtualan militon en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la nuklea armilaro iĝas nia plej bona protekto. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
| « Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la kancero Susan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj de informado, komunikado, memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la konsuman koston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
| « [pri la amasdetruaj armiloj] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de propra nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleaj programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. » | — Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004] |
|
|
| |
|
| « Rusio tenas altan geopolitikan pozicion ĉefe danke al siaj grandaj naftogasaj rezervoj, kaj ankaŭ danke al la firma statuso de la nuklea ŝtatego, malpli granda nur kompare al Usono, kvankam tiu milita superado malfortiĝas pro internaj ekonomiaj, politikaj kaj demografiaj mankoj, jam sen paroli pri ekonomie pli fortaj najbaroj ĉe okcidento kaj oriento. » | — Zbigniew Brzeziński, Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012] |
|
|
| « [doktrino de Nixon] …strebis trovi mezan vojon inter troa streĉiĝo kaj retiriĝo per starigo de tri kriterioj de usona engaĝiĝo:
- Usono estos fidela al siaj sindevigoj laŭ traktatoj;
- Usono “garantios ŝildon se iu nuklea potenco minacos liberecon de alianca al ni lando aŭ de lando, kies postvivado estas vive grava de vidpunkto de nia sekureco”;
- Kaze de nenuklea agreso Usono “klopodos ke lando, trafita de rekta minaco, prenu sur sin la ĉefan respondecon pri liverado de vivofortoj por organizado de sia defendo”. »
| — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Do danĝero de subita atako fakte estis troigita de ambaŭ grupoj kun kontraŭdiraj postuloj: tiuj kiuj deziris signifan kreskon de milita buĝeto por sin defendi kontraŭ danĝero de subita atako kaj tiuj kiuj timigis per danĝero de subita atako por redukti la militan buĝeton. Ĉar tiuj aferoj estis ege komplikaj, gajnanta estis tiu kiu sciis paroli pli konvinke. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Malfacilis kompari misilajn fortojn de ambaŭ flankoj. Usonaj misiloj estis malpli grandaj kaj pli precizaj; duono el ili havis divideblajn misilkapojn (do ĉiu misilo povus porti po kelkajn nukleajn ŝarĝojn). Sovetiaj misiloj estis pli grandaj, pli krudaj kaj malpli fleksaj en uzado. Ilia nombro ankaŭ superis nombron de tiuj usonaj proksimume je 300 unuoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|