Deșteaptă-te, române!
Deșteaptă-te, române! | ||
---|---|---|
Vekiĝu, ho rumano! | ||
nacia himno | ||
lando | Rumanio Moldavio | |
kantoteksto | Andrei Mureșanu, 1848 | |
muziko | Anton Pann kaj Gheorghe Ucenescu, 1884 | |
ekde | 1989 1991 ( Moldavio) | |
ĝis | 1994 ( Moldavio) | |
muzika ekzemplo | ||
"Deșteaptă-te, române!"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
Deșteaptă-te, române! estas la nacia himno de Rumanio, depost 1989. Ĝi estis la nacia himno ankaŭ de Moldavio, inter 1991 kaj 1994.
La tekston verkis Andrei Mureșanu kaj la muzikon Anton Pann (1796-1854).
Teksto de "Deșteaptă-te, române"
[redakti | redakti fonton]
Originalo | Esperanta traduko |
---|---|
Deșteaptă-te, române, din somnul cel de moarte, În care te-adânciră barbarii de tirani |
Vekiĝu, ho rumano, el dormo ŝajna morton En kiun la tiranoj barbare puŝis vin |
Acum ori niciodată să dăm dovezi în lume Că-n aste mâni mai curge un sânge de roman, |
Ĉi-tage aŭ neniam, ni montru al la tero Ke fluas en ĉi manoj plu sang' de romian', |
Priviți, mărețe umbre, Mihai, Ștefan, Corvine, Româna națiune, ai voștri strănepoți, |
Rigardu, gloraj ombroj Mihai, Ștefan, Corvine, Al la ruman-nacio, al granda pranepar', |
Preoți, cu crucea-n frunte căci oastea e creștină, Deviza-i libertate și scopul ei preasfânt. |
Pastroj, kun kruc' antaŭe, kristana la armeo, La moto: libereco, kaj ĝia celo sankta, |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|