Capri (insulo)
Aspekto
Capri | ||
---|---|---|
Rigardo al Capri kun la haveno Marina Grande | ||
insulo | ||
Akvejo | Golfo de Napolo, Tirena maro | |
Insularo | Kampania arkipelagod:Q768102 | |
Geografia situo | 40° 33′ 0″ N, 14° 14′ 0″ O (mapo)40.5514.233333333333589Koordinatoj: 40° 33′ 0″ N, 14° 14′ 0″ O (mapo) | |
| ||
Longo | 6,3 km | |
Larĝo | 2,7 km | |
Areo | 10,4 km² | |
Plej alta loko | Monte Solaro 589 m | |
Loĝantaro | 14 204 (2016) 1 366 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Capri | |
Mapo kun vidindaĵoj | ||
Capri (elp.: kapri), esperantigebla kiel Kaprio, estas insulo apud Napolo en suda Italio. La saman nomon havas ankaŭ la plej grava urbeto en la insulo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Male al la ceteraj ĉefaj insuloj apud Napolo (Ischia kaj Procida), Capri ne estas vulkandevena, sed kalkoŝtona insulo. Pro tio ĝi aspektas pli kruta kaj malpli riĉa je arboj.
La insulo estas ĉ. 10,5 km² vasta kaj ĝia plej alta pinto (Monte Solaro) atingas 589 m.
La loĝantoj estas ĉirkaŭ 14000, en du komunumoj.