Sevan
Sevan (armene: Սևանա լիճ, en antikvaj tempoj nomita "maro Gegham" Գեղամա ծով) , estas la plej granda lago en Armenio kaj unu el la plej grandaj altaj lagoj en la mondo. La tuta lago situas en la orienta armena provinco Gegharkunik. Ĝi estas nutrata de 28 riveroj kaj torentoj [1]. Nur 10 % de la enfluinta akvo iras al rivero Hrazdan, dum la ceteraj 90 % forvaporiĝas. Kun lagoj Van kaj Urmia Sevan estis unu el la tri grandaj lagoj de la historia Armena Regno, kolektive nomataj la Maroj de Armenio, kaj ĝi estas la sola en la limoj de la nuna Respubliko Armenio. Sevanavank estas la historia areo ĉe la lago.
Sevan Սևանա լիճ | ||
---|---|---|
Vido de Sevan
| ||
lago | ||
Ĉefaj fontoj | 28 riveroj kaj torentoj | |
Ĉefaj elfluoj | Vaporiĝo (90 %), Hrazdan | |
Landoj de la baseno | Armenio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 40° 19′ N 45° 21′ O / 40.317 °N, 45.350 °O (mapo) | |
Koordinatoj | 40° 18′ 38″ N, 45° 20′ 57″ O (mapo)40.31055555555645.349166666667Koordinatoj: 40° 18′ 38″ N, 45° 20′ 57″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 940 km² (2005), 1360 km² (1949) | |
Maksimuma longo | 78 km (2005) | |
Maksimuma larĝo | 56 km (2005) | |
Akva volumeno | 58 km3 (1949) | |
Antaŭ ke homa interveno ege ŝanĝis tiun ĉi ekosistemon, la lago estis 95 metrojn profunda, kovris areon de 1.360 km2 (5 % de la tuta areo de Armenio), havis volumenon de 58 km3 kaj perimetron de 260 km. La laga surfaco estis je alto de 1.950 m super marnivelo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ La Armena popolo de antikva al moderna tempoj: de antikveco al la dek-kvara jarcento – paĝo 8, de Richard G. Hovannisian, 1997