Isik-Köl
Isik-Köl (kirgize Ысык-Көл, ruse Иссык-Куль ["Issyk-Kul"]) estas la dua plej granda monta lago en la mondo, post la Titikaka Lago. Ĝi situas proksime al la limo de Ĉinio en la nordoriento de Kirgizio. Isik-Köl trakukiĝas “varmega lago” — kio indikas ke la lago neniam frostiĝas[1]. La lago donas sian nomon al la ĉirkaŭa provinco Isik-Köl, kies loĝantoj plejparte loĝas ĉe la laga bordo, aparte en la urboj Balikĉi proksime de la okcidenta laga finaĵo, kaj la provinca ĉefurbo Karakol proksime de ĝia orienta finaĵo.
Isik-Köl | ||
---|---|---|
endorheic lake, lago [+] | ||
Supermara alteco | 1 606 m [+] | |
Koordinatoj | 42° 25′ 0″ N, 77° 15′ 0″ O (mapo)42.41666666666777.25Koordinatoj: 42° 25′ 0″ N, 77° 15′ 0″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 6 236 km² (623 600 ha) [+] | |
Areo | 6 236 km² (623 600 ha) [+] | |
Isik-Köl | ||
Vikimedia Komunejo: Issyk-Kul [+] | ||
Geografio
redaktiIsik-Köl estas 182 kilometrojn longa, ĝis 60 kilometroj larĝa, kaj ĝia areo estas 6 236 kvadrataj kilometroj. Ĝia alto estas 1 607 metroj, kaj ĝia profundo atingas 668 metrojn[2].
Ĉirkaŭ 118 riveroj kaj riveretoj fluas en la lagon. Ĝi estas ankaŭ nutrata de fontoj, inkluzive de multaj termofontoj kaj de neĝodegelaĵoj. La lago havas neniun videblan elfluaĵon.
La lago-akva saleco estas ĉirkaŭ 0.6% - kompare al 3,5% de saleco pri tipaj marakvoj- kaj, kvankam la lagnivelo estas ankoraŭ nuntempe ĉirkaŭ 8 metroj pli alta ol en mezepokaj tempoj, ĝia nivelo nun malkreskas je proksimume 5 cm jare pro homa uzado de la akvo[3].
Historio
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Jacques C. Nihoul. (2012) Dying and Dead Seas Climatic Versus Anthropic Causes (Mortontaj maroj pro klimataj kaj homaj kialoj) (angle), p. 21.
- ↑ International Lake Environment Committee Foundation Arkivigite je 2005-09-06 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Lago Issyk-Kul (angle)