Dietrich Michael Weidmann
Dietrich Michael WEIDMANN (naskiĝis la 23-an de majo 1960 en Zuriko, Svislando) estas svisa lingvisto, esperantologo, tradukisto, ĵurnalisto, verkisto kaj vikipediisto. Li estas la unua filo de Armin Weidmann kaj Rosemarie Weidmann. Li pasigis sian junecon en Zuriko ĉe sia patro post la divorco de siaj gepatroj. Ricevinte la bazan edukon en baza kaj duagrada lernejo en Zuriko, li finis poste la matematikan natursciencan gimnazion kaj abituriiĝis en somero 1980. Weidmann eklernis Esperanton kun lernejamiko memlerne en 1975, en 1977 aliĝis al Esperanto-Societo Zuriko kaj ankoraŭ samjare fariĝis membro de ties estraro. En 1979 li la unuan fojon partoprenis Internacian Junularan Kongreson en Austerlitz, Nederlando, kaj tie reprezentis tiaman Svisan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. Saman funkcion li havis 1980 en Raŭmo, kie li fariĝis la unua kontraŭstaranto de la Manifesto de Raŭmo, kies sola utilo, laŭ li deklaris, esti en la necesejo kaze de papermanko – kaj tiam oni necesus "tiri forte kaj rapide ..." - se ne la papero dika de la manifesto ŝtopis la tubon.
Dietrich Michael Weidmann | |
---|---|
Nelida kaj Dietrich Michael Weidmann | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1960 (64-jaraĝa) en Zuriko, Svislando |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | sviso |
Ŝtataneco | Svislando |
Familio | |
Edz(in)o | Chantal Gacond Nelida Weidmann |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1975–) esperantologo |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | TEJO ZJM Kontribuado en Vikipedio |
Tiutempe li politike aktivis unue en la komunisma junularo poste en la liberecana movado kaj estis unu el la gvidantoj de la Zurika Junulara Movado kaj redaktoro de la semajna gazeto Eisbrecher (poste Brächise), el kiu ekestis la hodiaŭa Wochenzeitung (WOZ). En tiu tempo Dietrich Weidmann loĝis kaj aktivis ankaŭ dumtempe en artista kolektivo en malnova fabriko en Vetingo nomita Ŝpinejo Vetingo.
Post la fiasko de la junulara ribelado, Dietrich Weidmann forlasis Svision sen konkreta celo al Usono kaj Meksiko, kie li pasigis duonan jaron plej parte ĉe diversaj Esperanto-familioj. Dum lia partoprenado de la IJK li per telegramo eksciis, ke la SEJ-anoj malfondis Svisan Esperanto-Junularon kaj li trovis sin dum IJK subite sen komitata mandato. Post reveno al Svislando li kaptis la okazon fondi novan junularan organizaĵon en Svislando, nome Junularo Esperantista Svislanda, kaj ĝi en rekorda rapideco realiĝis kiel landa sekcio al TEJO. Al la kunfondintoj apartenis Stefano KELLER kaj la tiama vivkunulino de Dietrich Weidmann, Chantal Gacond.
En 1981 Dietrich Weidmann komencis studadon de ĝenerala lingvoscienco ĉe la Universitato de Zuriko kaj finis tiun-ĉi studadon en 1988 kun la ŝtata ekzameno kiel magistro de la filozofia fakultato I de la Zurika universitato. La studadon li interrompis dufoje duonjaron pro armeservo kaj suboficira lernejo en 1983 kaj 1984. Poste li partoprenis perkorespondan studon pri Esperantologio en ELTE, Budapeŝto. Li verkis tezlaboron kun la temo “La kaŭzativo kaj la antikaŭzativo en la miksita planlingvo Esperanto”. De 1989 ĝis 1990 li laboris kiel scienca asistento de la Gerling-Akademio pri risko-esplorado, en 1990 li fondis sian propran tradukentreprenon. De 1992 ĝis 1995 li lektoris pri germana literaturo, Esperanto kaj tradukteorio ĉe la Schule für Angewandte Linguistik (tio estas fakuniversitato por tradukistoj kaj interpretistoj en Zuriko). Ekde 1995 li plentempe okupiĝis pri sia tradukentrepreno, kiu hodiaŭ sub la nomo Allsprachendienst Esperanto GmbH apartenas al la plej signifaj tradukservoj de Zuriko kaj en kiu nuntempe laboras 167 tradukistoj en la tuta mondo.
En la Esperanto-Movado li rolis de 1979 ĝis 1990 kiel komitatano A de TEJO kaj li estis de 1987 ĝis 1989 ĝia ĝenerala sekretario. En TEJO li precipe aktivis por ĝia tutmondigo luktante por du ekstereŭropaj kongresoj en Israelo kaj Kubo, kaj lia merito estis ankaŭ la altigo de la aĝlimo de 25 al 30, kio multe kontribuis al la stabileco de TEJO. Ekde 1986 ĝis 1990 Dietrich Weidmann estis ankaŭ komitatano A de UEA por Svisa Esperanto-Societo (SES). De 1986 ĝis 1991 Dietrich Weidmann estis vicprezidanto de SES. 1991 li forlasis la estraron de SES, sed en 2000 li reeniris tiam por eviti, ke la Esperanta Civito subfosu SES-n kaj misuzu ĝin por siaj celoj. En 2006 li elektiĝis kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo kune kun Mireille Grosjean.
Je la silvestra nokto 1979/1980 Dietrich Weidmann fondis kun kelkaj junuloj dum IS en Germanio la Biciklistan Esperanto-Movadon Internacian (BEMI), kiu fariĝis konata pro siaj biciklaj karavanoj tra tutaj kontinentoj al internaciaj junularaj kongresoj de TEJO kaj kiu fariĝis la unua fakorganizaĵo de TEJO.
En 1986 Dietrich Weidmann edziĝis kun Nicole Jaquenod, edziĝo kiu post nur tri jaroj rompiĝis. En tiun geedzecon Nicole portis unu infanon kaj ekestis komuna filino. 1990 Dietrich Weidmann konatiĝis dum la IJK en Playa Giron kun Nelida González Fonseca kun kiu li edziĝis la 16-an de aprilo 1992 en la Baha-a centro de Landegg en la svisa kantono de Appenzell. Kun Nelida li havis 2 filinojn Linda kaj Jasmin, kiun ili edukis trilingve Esperanto, germane kaj hispane.
1979 Dietrich Weidmann konatiĝis okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Lucerno kun membroj de la Bahaa Esperanto-Ligo. Li ekinteresiĝis jam en 1977 pri la baha-a religio kaj multe simpatiis. Ekde tiam Dietrich Weidmann ĉiam serĉis la kontakton kun la bahaanoj kaj finfine la 6-an de decembro 1982 en Bazelo deklaris sin bahaano. Ek de tiam li ĉiam aktive kunlaboris en la bahaa Esperanto-movado kaj esperantigis multajn bahaanojn sed ankaŭ interesigis multajn esperantistojn pri la bahaa religio.
Dietrich Michael Weidmann publikigis multnombrajn artikolojn pri Esperanto, broŝurojn pri lingvaj, religiaj kaj politikaj temoj, Esperanto-lernolibrojn, vortarojn, fakartikolojn. Li redaktis diversajn Esperantajn kaj germanlingvajn revuojn, kaj kreis la ĉiu-tagan retrevuon KOMENTOJn, kiu regule estis ĝisdatigita de 1998 ĝis 2002 kaj 2008 ĝis 2009 denove aperadis. Ekde aprilo 2015 li redaktas la novan kvarlingvan revuon Svisa Espero, kiu lanĉiĝis je la okazo de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto.
Publikaĵoj de Dietrich Michael Weidmann
redakti- Esperanto für Anfänger (Esperanto-lernolibro por germanlingvanoj), 1979 Ŝpinejo Vetingo
- Vortaro por frikoj (fivortareto de Esperanto), 1980 Ŝpinejo Vetingo
- Archipel Turicum - Tagebuch eines Flüchtlings (Arkipelo Turicum - Taglibro de rifuĝinto), 1981 Ŝpinejo Vetingo
- Archipel II (Arkipelo II), 1981 Ŝpinejo Vetingo
- Universal Applicability of Dependency Grammar, in New Directions in Machine Translation (Universala aplikeblo de la dependogramatiko, en Novaj direktoj en maŝintradukado); konferencdokumpentoj, Budapeŝto, Aŭgusto 1988)
- Esperanto por Mondcivitanoj - Esperanto-Lehrbuch für Anfänger(Esperanto-lernolibro por komencantoj), 1989 Weidmann's Mondo-Servo (Ŝafhaŭzo)
- Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto (La kaŭzativo kaj la malkaŭzativo en la miksita planlingvo Esperanto), 1989 Weidmann's Mondo-Servo (Schaffhausen)
- Aus der Märchen Welt von Jakob und Armin Weidmann (als Herausgeber), Märchenbuch, 1989 Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko)
- Esperanto por Mondcivitanoj - Esperanto-Lehrbuch für Anfänger(Esperanto-lernolibro por komencantoj) 1991 Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko kaj Budapeŝto)
- Federacia Konstitucio por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo/Eine Bundesverfassung für die Vereinigten Staaten von Europa, 1998 Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko)
- Esperanto - Brücke über den Abgrund von Babel (Esperanto - ponto super la abismo de Babelo), 1999 Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko)
- Weltsprachenwörterbuch, Deutsch-Esperanto/Esperanto-Deutsch, 2003 Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo (Zuriko)
- Kleines Wörterbuch Deutsch - Esperanto Esperanto - Deutsch (dudirekta vortaro, kun Ulrich Matthias), 2008 Marix Verlag (Wiesbaden)
Libroj tradukitaj al Esperanto de Dietrich Michael Weidmann
redakti- La migro kaj lernojaroj de Heidi, la originalo de Johanna Spyri aperis 1980 sub la titolo Heidis Lern- und Wanderjahre en la germana, ISBN 978-3-9524594-0-9, 2016 Allsprachendienst Esperanto GmbH (Uster)
- Heidi povas apliki, kion ŝi lernis, la originalo de Johanna Spyri aperis 1980 sub la titolo Heidis Lern- und Wanderjahre en la germana, ISBN 978-3-9524594-1-6, 2016 Allsprachendienst Esperanto GmbH (Uster)
- Sonoril-Urĉjo, la originalo de Alois Carigiet kaj Selina Chönz aperis 1945 Sub la titolo Uorsin en la romanĉa kaj sub la titolo Schellen-Ursli en la germana, ISBN 978-3-9524594-2-3, 2017 Allsprachendienst Esperanto GmbH (Uster)
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Dietrich Michael Weidmann en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Blogo de DidiWeidmann Arkivigite je 2007-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Dietrich Michael Weidmann ĉe Twitter
- Allsprachendienst Esperanto GmbH, entrepreno de Dietrich Michael Weidmann