Acida pluvo
Acida pluvo estas pluvo kies acideco estas danĝera por la homa vivo.
Ĝi formiĝas, kiam la aera humideco kombiniĝas kun nitrogena oksido kaj sulfura dioksido, kiuj eliras fabrikojn, elektrejojn kaj brulmotorojn. La interrilatoj de tiuj gasoj kun akvovaporo formigas sulfuran kaj nitratajn acidojn. Finfine tiuj kemiaĵoj falas surteren kiel pluvo.
Ĝenerale pluvo havas acidecon (pH) iomete sub 6,0 pro asimilado de atmosfera karbona dioksido, kiu disiĝas en la pluvero kaj fariĝas kvantetoj da karbonata acido. En kelkaj dezertaj regionoj, pulvo en la aero enhavas sufiĉan karbonatan kalcion por malacidigi la precipitaĵon, kaj tiel eblas, ke pluvo povas esti acide neŭtrala aŭ eĉ alkala. Pluvo ankaŭ povas esti danĝere acida: pluvon, kies acideco estas sub pH 5,6 (pro i.a. poluo), oni nomas acida pluvo.
La poluiloj de acida pluvo povas trakuri grandajn distancojn kaj vento forpuŝas ilin al miloj da kilometroj antaŭ fali surteren kiel pluvo, pluveto, roso, hajlo, neĝo aŭ nebulo, kiuj acidiĝas per tiuj poluantaj gasoj. Ĉi tiuj poluas ĉefe akvon (kaj mortigas fiŝojn), arbarojn kaj terkulturejojn (kaj homojn kiuj manĝas el ili).
Laŭdire, Ĉinio, Barato kaj Japanio plej suferas tiun poluadon. En Ĉinio estas la plej danĝera mediproblemo. Ĝi endanĝerigas duonon de la urboj en la lando. En kelkaj regionoj ĉiu pluvo estas acida. Plej grava kaŭzanto estas karbo, kiu nutrigas 70 % de la energion de la azia landego. En Eŭropo, Svedio, Nederlando kaj Britio suferas plej danĝere la acidan pluvon. En Ameriko, Usono kaj Kanado estas afektita de tiu problemo.
Tiun koncepton de acida pluvo kreis brita sciencisto Robert A. Smith meze de la 19a jarcento, sed nur meze de la 20a jarcento post la lasta industria revolucio, oni agnoskis tiun problemon tutmonde. Plej antaŭe oni studis ties efekton ĉirkaŭ la termikaj centraloj britiaj dum la sepdekaj jaroj.