Vormsi
Vormsi | ||||
---|---|---|---|---|
insulo [+] | ||||
Akvejo | Balta maro | |||
Supermara alteco | 12 m [+] | |||
Koordinatoj | 59° 0′ N, 23° 15′ O (mapo)5923.25Koordinatoj: 59° 0′ N, 23° 15′ O (mapo) | |||
Akvokolektejo | 91 km² (9 100 ha) [+] | |||
Areo | 91 km² (9 100 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 411 [+] (1-a de januaro 2017) | |||
Horzono | UTC+02:00 [+] | |||
|
||||
Vormsi | ||||
Vikimedia Komunejo: Vormsi [+] | ||||
Vormsi (svede Ormsö, germane Worms) estas insulo en la Balta Maro, kiu apartenas al la ŝtato Estonio kaj al ties distrikto Läänemaa. Ĝi kovras areon de 92 kvadrataj kilometroj kaj estas la kvara plej granda insulo de Estonio.
La insulo apartenas al la Moonsund-insularo kaj situas inter la insulo Hiiumaa kaj la duoninsulo Noarootsi. Inter la insulo kaj la kontinenta parto de Estonio situas 38 kilometrojn larĝa markolo, nomata Voosi. Laŭ la stato de la jaro 2012 nur proksimume 350 homoj daŭre vivas sur la insulo. En someroj dufoje tage pramŝipo veturas de la insula vilaĝo Sviby al la 12 kilometrojn fora kontinenta marhavena urbo Haapsalu.
La insula nomo venas de la sveda insula nomo Ormsö, kiu signifas "insulo de serpentoj". Ekde la 13-a jarcento la insulo estis loĝata de estonaj svedoj, kaj tiel restis dum la pluraj jarcentoj en kiuj Estonio estis regata de la germanaj baltoj. Ĝis la Dua Mondmilito la nombro de la svedaj insulanoj kreskis ĝis 3000. En 1944 la loĝantoj fuĝis tra la Balta Maro al Svedio - kaŭzo estis timo pri la reproskimiĝanta Ruĝa Armeo de Sovetunio, kiu jam en junio 1941 estis perforte okupinta Estonion kaj poste milite forpelita de la same perforte okupanta armeo de Nazia Germanio. Nuntempe nur la nomoj de vilaĝoj kaj de aliaj geografiaj objektoj de la insulo atestas pri la sveda pasinteco: la insulaj vilaĝoj nomiĝas Borrby, Hullo, Kärrslätt, Norrby, Rälby, Saxby, Sviby kaj Söderby (facile imageblas ke en la sveda -by signifas "vilaĝo", ekzemple Norrby "norda vilaĝo" kaj Söderby "suda vilaĝo"). En Hullo situas la en 1632 konstruita insula preĝejo kaj tombejo kun iuj ŝtontaj krucoj aĝaj plurajn jarcentojn, kaj en Saxby ("saksa vilaĝo") situas lumturo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Madis Kanarbik: Ormsö. De estlandssvenska böndernas kamp mot godsägarna under 1700- och 1800-talet (serio Nordistica Tartuensia, volumo 9), Tartu 2003
- Jürgen Beyer: Whom should one thank for a narrow escape? Lessons drawn from a perilous journey from Vormsi and Noarootsi to Finland in 1796, en: Pro Ethnologia 17 (2004), p. 175-195 Arkivigite je 2007-06-10 per la retarkivo Wayback Machine (PDF-dosiero; 7,00 MB)
- Margareta Hammerman (eld.), Ormsö kyrkokrönika / Vormsi kirikukroonika 1539-1944 (Stokholmo/Talino, 2007)
-
lumturo en Saxby
-
paŝtejo apud Rälby
-
ventumuelejo en Rälby
-
lignohakista kabano en Hullo