[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Starship (raketo)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Starship (raketo)

Fabrikisto
Lando
Funkcio
Alteco
    121,3 m
Diametro
    9 m
Maso
    5 000 t
Lanĉaj lokoj
    Starbase Launch Site
Aliaj informoj
Retejo Oficiala retejo (angle)
vdr



Starship (antaŭe BFR) estas projekto por krei grandan raketon de la usona firmao SpaceX kaj NASA. La raketo konsistas el du partoj: la akcela raketo Super Heavy kaj la supra parto, kiu ankaŭ nomiĝas Starship kaj estas samtempe raketo kaj kosmoveturilo.[1]

Komparo inter Starship kaj aliaj grandaj raketoj.

NASA planas uzi la raketon por la flugo 3 kaj 4 de la luna programo Artemiso. Post tio estas planoj por marsaj misioj en la 2040aj jaroj.[2]

Planoj de SpaceX

[redakti | redakti fonton]

SpaceX volas uzi la raketon por pli malmultekoste konstrui la satelitan interetan sistemon Starlink. Aldone, multaj privataj firmaoj planas uzi la raketon.

Reuzebleco

[redakti | redakti fonton]

Kerna elemento de la koncepto estas la plena reuzebleco de ĉiuj raketaj komponentoj, kiu celas krei precipe kostefikan operacion de la raketo. Kiam la nombro da reuzoj pliiĝas, la kosto per lanĉo malpliiĝus ĉar la produktadaj kostoj estus disigitaj super pli granda nombro da uzoj. Nur la kostoj por brulaĵo kaj prizorgado de la raketo estus ĉiam la samaj.

Bazaj kapabloj kiel ekzemple revenflugo kaj vertikala surteriĝo de raketoj jam estis testitaj kun la Grasshopper-testveturilo kaj tiam alportitaj al seria produktado sur la Falcon 9 raketoj.

Seria produkado

[redakti | redakti fonton]

SpaceX jam uzas serioproduktadon en relative grandaj kvantoj en siaj nunaj raketoj. Tiel komponentoj povas esti produktitaj pli malmultekoste.

La raketo uzas metano kun likva oksigeno kiel brulaĵo. Kvankam likva hidrogeno (LH2) kombinita kun likva oksigeno (LOX) donus pli altan impulson, SpaceX decidis kontraŭ tiu brulaĵkombinaĵo. La kialo estas la dezirata produktado de metano sur Marso.

Duparta raketo

[redakti | redakti fonton]

La raketo konsistas el du partoj: la akcela raketo Super Heavy kaj la supra parto, kiu ankaŭ nomiĝas Starship kaj estas samtempe raketo kaj kosmoveturilo.

Replenigado de brulaĵo en orbito

[redakti | redakti fonton]

La replenigado de kosmoŝipoj en tera orbito estas esenca por kostefika interastra transporto. SpaceX jam efektivigis teknologion por plene aŭtomata rendevuo kaj aldokiĝo kun la kosmoŝipo Dragon 2. Por Staship, du ŝipoj - unu el kiuj estas petrolŝipo - aldokos, supozeble uzante al la samajn elementojn al kiuj la fueliloj de la lanĉsistemo estas konektitaj.

Variantoj

[redakti | redakti fonton]

Homporta varianto

[redakti | redakti fonton]

Laŭ konceptoj la interna spaco kun aero havos ĉirkaŭ 825 m3 da spaco, kiu estas pli granda ol la interna pasaĝera spaco de Airbus A380 (775 m3) kaj simila interna spaco kiel la Internacia Kosmostacio (ISS). Verŝajna grandeco de skipo estas ne pli ol 12 personoj, kvankam teorie ĝis 100 personoj eblus.[3]

Fuelporta varianto

[redakti | redakti fonton]

Ŝarĝoporta varianto

[redakti | redakti fonton]

Testaj flugoj

[redakti | redakti fonton]
La akcela raketo sukcese revenis dum la kvina testa flugo je la 13a oktobro 2024.

La testado komencis en aprilo 2023. La unuaj sukcesaj flugoj okazis en frua 2024. Je la 13a de oktobro 2024 la akcela raketo sukcese surgrundiĝis dum la kvina testa flugo ITF-5.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [1] Starship sur la retejo de SpaceX
  2. NASA Awards SpaceX Second Contract Option for Artemis Moon Landing. NASA, 15a novembro 2022.
  3. SpaceX: Making Life Multiplanetary. (PDF) el la 22a de oktobro 2017 en la intereta arkivo