Liz Truss
Aspekto
Liz TRUSS, plennome Mary Elizabeth Truss (naskiĝis la 26-an de julio 1975 ) estas brita politikistino kiu deĵoris kiel ministro por eksteraj rilatoj, komunumaj kaj evoluaj aferoj ekde 2021 kaj ministro por virinoj kaj egalecoj ekde 2019. Membro de la Konservativa Partio, ŝi estis parlamentano (MP) por South West Norfolk ekde 2010. Ŝi deĵoris en diversaj registaraj postenoj sub ĉefministroj David Cameron, Theresa May kaj Boris Johnson.
Liz Truss konkuris por fariĝi estro de la Konservativa Partio kaj estis elektita partiestro la 5-an de septembro 2022.
Liz Truss estis nomumita de la Reĝino "Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando" la 6-an de septembro 2022.[1] Jam ses semajnojn poste, ŝi demisiis. Ŝin sukcedis Rishi Sunak.