Osoblaha
- Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo. Pri rivero temas artikolo Osoblaha (rivero).
Osoblaha | |||
germane Hotzenplotz, pole Osobłoga | |||
municipo | |||
Mallarĝtraka fervojstacio en Osoblaha
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Osoblaha | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Krnov | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Moraviaj enklavoj | ||
Parto de | Osoblahio | ||
Montaro | Opava montetaro | ||
Transporto | fervojlinio 298 | ||
Rivero | Osoblaha | ||
Situo | Osoblaha | ||
- alteco | 220 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 16′ 52″ N 17° 43′ 01″ O / 50.28111 °N, 17.71694 °O (mapo) | ||
Areo | 18,16 km² (1 816 ha) | ||
Loĝantaro | 1 022 (2024) | ||
Denseco | 56,28 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1233 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 99 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597716 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Osoblaha | |||
Retpaĝo: www.osoblaha.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Osoblaha estas vilaĝo troviĝanta en la plej norda terlango de distrikto Bruntál en Ĉeĥio. La germana nomo de Osoblaha estas Hotzenplotz. La ĉirkaŭaĵo estas parto de Silezia ebenaĵo. El tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita de teritorio de Pollando. La vilaĝo havas areon 18,25 km² kaj vivas ĉi tie 1 022 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohušov, Slezské Pavlovice, Hlinka kaj Dívčí Hrad.
Osoblaha estis devene historie valora remparita urbo, pli poste signifa industria kaj kultura centrejo de vasta ĉirkaŭaĵo. Sed fine de la Dua Mondmilito ĝi estis preskaŭ tute neniigita.
Sur la teritorio de la vilaĝo hodiaŭ troviĝas restaĵoj de urbaj remparoj. Al ili ligas juda tombejo kun tombŝtonoj el la 17-a jarcento.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis konata jam en la jaro 1233 kiel centrejo de ampleksa senjorujo de la princepiskopujo Olomouc, en 1251 ĝi akiris urban rajton kun ampleksaj rajtoj. La urbo estis remparita kaj donita per multaj privilegioj, per kio estis metita bazo al estiĝo de pli pstaj la t.n. Moraviaj enklavoj en Silezio. La signifo de urbo ankoraŭ pli kreskis, kiam osoblaha hetmano fariĝis administranto de ĉiuj episkopaj bienoj en Regiono Opava. Dum la tempo de sia ekzistado Osoblaha estis kelkfoje rabita de invadintoj, neniigita de incendioj, pesto kaj inundoj, sed ĉiam ĝi leviĝis el tiuj ĉi batoj al plua kresko. Nur lasta katastrofo en similo de la Dua Mondmilito preskaŭ egaligis kun la tero la urbon. 90 % da konstruaĵoj jam ne plu eblis renovigi kaj okazis preskaŭ plena elloĝigo de la loĝantaro. Ĉion finis la jaro 1960, kiam Osoblaha perdis titolon de urbo.
En Osoblaha troviĝas fervoja finstacio de mallarĝtraka fervojo, kondukanta el Třemešná ve Slezsku.
La nomon de Osoblaha famigis germana verkisto Otfried Preussler, kiu baptis "sian" rabiston por filmaj kaj libraj fabeloj pri rabisto Hotzenplotz, kiam li donis al li la germanan nomon de Osoblaha - Hotzenplotz.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 682 |
1880 | 4 012 |
1890 | 3 622 |
1900 | 3 199 |
1910 | 2 853 |
1921 | 2 664 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 383 |
1950 | 563 |
1961 | 770 |
1970 | 821 |
1980 | 828 |
1991 | 1 127 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 153 |
2014 | 1 106 |
2016 | 1 129 |
2017 | 1 084 |
2018 | 1 079 |
2019 | 1 096 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 125 |
2021 | 978 |
2022 | 1 064 |
2023 | 1 041 |
2024 | 1 022 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fervojlinio Třemešná ve Slezsku – Osoblaha - mallarĝtraka fervojo