Bohumín
Bohumín | |||
germane Oderberg, pole Bogumin | |||
urbo | |||
Placo de T. G. Masaryk kaj urba ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bohumín | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Karviná | ||
Administra municipo | Bohumín | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Baseno | Ostrava baseno | ||
Fervojstacio | Bohumín | ||
- fervojlinioj | n-ro 270, n-ro 320 | ||
Najbaras kun | Chałupki Pollando | ||
Urbaj partoj | 7
| ||
Interesaj lokoj | MO S-5 fuorto, MO S-4 fuorto | ||
Rivero | Odro | ||
Situo | Bohumín | ||
- alteco | 198 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 13″ N 18° 21′ 16″ O / 49.90361 °N, 18.35444 °O (mapo) | ||
Areo | 31,02 km² (3 102 ha) | ||
Loĝantaro | 20 519 (2024) | ||
Denseco | 661,48 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1256 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 735 31 ĝis 735 81 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0803 | ||
NUTS 5 | CZ0803 599051 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 25 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Bohumín | |||
Retpaĝo: mesto-bohumin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Bohumín estas urbo situanta en Ĉeĥio, en distrikto Karviná en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 20 519 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostrava, Šilheřovice, Dolní Lutyně, Orlová kaj Rychvald.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri Bohumín estas el la jaro 1256, kiam ĝia nomo estis Bogun, la urbo ĝi fariĝis en la 14-a jarcento. En la jaroj 1835 ĝis 1847 estis sudoriente de la urbo konstruita la tn. Norda fervojo de Ferdinando. Kiam la fervojo estis estiĝanta, tre ekkreskis devena vilaĝo Šunychl, kiu estis pli malfrue nomita kiel Nový Bohumín. La urbo estas industria urbo ĉirkaŭ rivero Odra, ĝi estas grava fervoja nodo. En la urbo troviĝas novgotikaj preĝejoj el ruĝaj brikoj. En la jaro 1885 ĉi tie estis fondita fabriko Železárny a drátovny (Ferfabriko kaj dratfabriko). En la urbo ni povas trovi monumentojn kreitaj al poeto Petr Bezruč, al L. L. Zamenhof (bildo), la kreinto de Esperanto kaj al komponisto Frédéric Chopin. Proksime de la urbo ni povas viziti rekonstruatan objekton el linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. La nomo de la objekto estas MO S-5 „Sur Fervojo“.
Transporto
[redakti | redakti fonton]En Bohumín estas fervoja vojkruciĝo de tri linioj:
- n-ro 270 en direkto Ostrava - Přerov - Olomouc
- n-ro 320 en direkto Karviná - Český Těšín - Třinec - Mosty u Jablunkova - Čadca
- 832 en direkto Chalupki
En Starý Bohumín, parto de la urbo, troviĝas internacia fervoja kaj ŝosea limpasejoj Bohumín – Chałupki, kiu apartenas en Silezian vojevodion en Pollando kaj en komunumon Krzyżanowice. Plua limpasejo estas limpasejo Olza-Kopytov en Kopytov, parto de Bohumín.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 515 |
1880 | 5 448 |
1890 | 23 284 |
1900 | 13 297 |
1910 | 19 572 |
1921 | 23 289 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 25 408 |
1950 | 19 705 |
1961 | 21 833 |
1970 | 15 230 |
1980 | 25 177 |
1991 | 23 686 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 23 284 |
2014 | 21 663 |
2016 | 21 249 |
2017 | 20 980 |
2018 | 20 761 |
2019 | 20 690 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 20 518 |
2021 | 20 038 |
2022 | 20 450 |
2023 | 20 643 |
2024 | 20 519 |
Membrigo de urbo
[redakti | redakti fonton]La urbo membriĝas en 7 katastrajn teritoriojn, kiuj estas:
- Nový Bohumín (Oderberg-Bahnhof)
- Starý Bohumín (Oderberg-Stadt), unue ankaŭ "Bogun"
- Skřečoň (Skretschon)
- Záblatí (Sablath)
- Pudlov (Pudlau)
- Šunychl (Schönichel)
- Vrbice (Wirbitz)
En Šunychl situas ankaŭ Kopytov. Tie kunfluiĝas rivero Odro kaj Olše, kie troviĝis antaŭ la dua mondmilito trilanda punkto inter Ĉeĥoslovakio, Germanio kaj Pollando.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1917 propagandis Esperanton en Bohumín s-ro Hugo Steinhauer, fervoja ĉefinspektoro el Vieno. Post la unua mondmilito okazis kelke da kursoj, sekvis rondeto, kiu ekfloris post veno de trajnmanipulanto Jan Raszka (post dua mondmilito loĝanta en Racibórz).
Okazis la 8-an de majo 1932 ĉi tie kunveno de Regiona Ligo Silezia partoprenata de 54 gesamidenoj el 21 lokoj. Ekslernejestro Karl Adamek parolis pri la historio de la loka movado, kiun fondis per sia kurso s-ro Steiner. Gekursanoj deklamis poemojn. Jaroslav Hladký atentigis pri krizo de UEA kaj proponas, ke la Ligo aliĝu kiel MS; por tiu celo la kunveno kolektis 75 Kĉ. La partoprenintoj kontentis pri la alta kvalito de literaturaj tradukoj alportitaj al la aranĝo. Lernejestro Franciszek Skulina proponis, ke REL-anoj alparolante unu la alian uzadu la esprimojn frato kaj fratino. Estis decidite, ke oni restu ĉe „samideano”.
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Herbert Cysarz, germanisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Virtuala vojaĝado tra Bohumín
- Historio de urbo Bohumín
- www.ian.cz, O svícení 32 Arkivigite je 2007-07-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20070708215309) Lumaj malpurigoj en Bohumín
- Infanteria fuorto MO S-5
|
|