Hukvaldy (germaneHochwald) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi etendiĝas sur 2 037 hektaroj kaj vivas ĉi tie 2 175 loĝantoj (2024). Tio estas lasta municipo pure laĥia[1][2] en valaĥia-laĥia dislimejo. Pejzaĝo ĉirkaŭ Hukvaldy estas cismontaro de Beskidoj kaj la plej okcidenta parto de Karpatoj.
En konstruaĵo de loka lernejo kiel la naŭa el la dek tri infanoj naskiĝis la 3-an de julio 1854 muzika komponisto Leoš Janáček (1854–1928). Li en lasta jaro de sia vivo esprimis sin pri sia naskoloko (en artikolo "Moje Lašsko" Mia Laĥio) per vortoj:
„ "La regiono bela, la popolo trankvila, la dialekto mola kvazaŭ oni tranĉus buteron." ”