Ober Gabelhorn
Ober Gabelhorn | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
4 063 m | ||
Geografia situo | CH1903: 617739 / 98559 (mapo)46.0383333333337.6677777777778Koordinatoj: 46° 2′ N, 7° 40′ O; CH1903: 617739 / 98559 (mapo) | ||
| |||
| |||
La Ober Gabelhorn (4063 m) estas monto en la Peninaj Alpoj en Svislando, situa inter Zermatt kaj Zinal.
La Ober Gabelhorn staras en la svisa kantono Valezo ĉe la suda fino de la Zinal-valo (parto de Val d'Anniviers). Ĝi staras, kun la Dent Blanche (okcidente) kaj la Zinalrothorn (norde), super la Zinal-Glaĉero. Ĉe la suda flanko kuŝas la Zmutt-Glaĉero en la valo Zmutt, kiu etendas okcidente de Zermatt.
La Ober Gabelhorn havas piramidan formon, simila al tiu de la najbara Matterhorn sed je pli malgranda skalo. Nur la malkruta norda flanko estas komplete glacia, la aliaj flankoj estas ĉefe rokaj. La sudokcidenta bordo estas nomata Arbengrat dum la nord-nordokcidenta bordo estas la Arête du Coeur. La sudorienta bordo al la Ober Gabeljoch (3,597 m) estas la Gabelhorngrat.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Dumler, Helmut kaj Willi P. Burkhardt, The High Mountains of the Alps, London: Diadem, 1994
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ober Gabelhorn ĉe SummitPost
- Ober Gabelhorn ĉe Mount Wiki Arkivigite je 2010-01-24 per la retarkivo Wayback Machine