Hódmezővásárhely
Hódmezővásárhely | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) Hungaria urbo urbo kun komunumaj rajtoj (–1950) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 781 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 86 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 26′ N, 20° 19′ O (mapo)46.43027777777820.318888888889Koordinatoj: 46° 26′ N, 20° 19′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 487,98 km² (48 798 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hódmezővásárhely [+] | |||||
Hódmezővásárhely - hungare: [ˈhoːdmɛzøːvaːʃaːrhɛj] aŭdu; germane: Neumarkt an der Theiß - estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en la regiono Suda Ebenaĵo, en la departemento Csongrád, havante departementorajton, en Distrikto Hódmezővásárhely, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: kastoro-kampo-bazarejo, loke la pli mallonga loknomo estas Vásárhely.
Situo
[redakti | redakti fonton]Hódmezővásárhely situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Békéscsaba. Szeged troviĝas 26, Szentes 28, Makó 30, Orosháza 32, Budapeŝto 175 km. Hódmezővásárhely estas la dua plej granda - laŭ loĝantaro- urbo de la departemento kaj la dua plej granda urbo de Hungario laŭ areo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estiĝis en la 15-a jarcento per kunfandiĝo de la vilaĝoj Hód, Vásárhely, Ábrány kaj Tarján. Oni nomis la urbon tiutempe Hódvásárhely. Ĝi ricevis en 1456 rangon de kampurbo fare de János Hunyadi, kiu estis siatempe guberniestro kaj samtempe grandbienulo de la ĉirkaŭaĵo.
En 1552, la urbon okupis la turkoj kaj restis tie ĝis 1693.
Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la urbo venis en posedaĵon de familio Károlyi [kAroji]. Depost la Inundo de la Tiso (1879) la urbo konstruis digon kontraŭ estonta inundo. En 1890 ĝi estis jam la 4-a plej loĝata urbo de Hungario, sed la senlaboreco pli kaj pli akriĝis kaj okazis en 1894 kamparana ribelo sub gvido de János Szántó Kovács. En 1950 estraro de la urba kooperativo ricevis premion Kossuth.
Inter 1950-1961 ĝi estis departementejo de Csongrád.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Somere de 1979 okazis en Hódmezővásárhely la 2-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (kunveno de Universala Medicina Esperanto-Asocio) kaj la 1-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Nuntempe estas delegito de UEA tie.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- János Medgyesi
- József Kardos
Religiaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalvinana malnova preĝejo (Hódmezővásárhely)
- Kalvinana nova preĝejo (Hódmezővásárhely) (en baroka stilo)
- Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Újváros)
- Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Tabán)
- Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Susán)
- Preĝejo Sankta Triunuo (Hódmezővásárhely)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Hódmezővásárhely)
- Unitariisma preĝejo (Hódmezővásárhely)
- Serba ortodoksa preĝejo (Hódmezővásárhely)
- preĝeja ruino de Csomorkány (13-a - 14. jc.)
- Sinagogo (Hódmezővásárhely) (maŭra stilo)
Profanaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo de Hódmezővásárhely (en romantika stilo laŭ la ĉefplaco)
- hotelo Fekete Sas (Nigra Aglo)
- Károlyi-domo
- Agrara muzeo
- Bakay-puto (unua arteza puto de la Granda Hungara Ebenaĵo)
- Muzeo János Tornyai
- memordomo de László Németh
- Artmetia komunejo
- Mártély (vilaĝo kaj ripozejo)
- Blazona memorparko
- Medioprotektejo Mártély
- Lerneja muzeo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Hódmezővásárhely naskiĝis kaj mortis:
- en Hódmezővásárhely naskiĝis:
- aktorino Violetta Ferrari kaj aktoro Samu Szabó
- biokemiisto Ilona Banga
- fizikistoj József Gyulai kaj Ferenc Wittmann
- historiisto Gábor Gyáni
- juristo Mihály Herczegh
- kemiisto Rezső Bognár
- kuracistoj József Imre (1851), József Imre (1884) kaj Lajos Bakay (kirurgo)
- lingvisto János Harmatta
- matematikisto András Rapcsák
- ministroj János Lázár kaj Ferenc Takács
- operokantisto Róbert Ilosfalvy
- Sándor Imre (pedagogo)
- pentristo István Kurucz D.
- pianisto Endre Hegedűs
- Ferenc Kovács (politikisto)
- en Hódmezővásárhely mortis:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Baja, Hungario
- Vidin, Bulgario
- Arad, Rumanio
- Baia Mare, Rumanio
- Haarlemmermeer, Nederlando
- Hechingen, Germanio
- Kelmė, Litovio
- Senta, Serbio
- Sokobanja, Serbio
- Solotvino, Ukrainio
- Tamar, Israelo
- Vallauris, Francio
- Zgierz, Pollando
Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Csékehódos | Hegyháthodász | Hodász | Hódegyháza | Hódmezővásárhely | Jákóhodos |
Káptalanhodos | Kishódos | Krassóhódos | Nagyhódos | Nemeshodos | Óhodász |
Örihodos | Temeshódos | Városhodász | Zarándhódos |
Komunumoj pri "vásárhely" (=bazarejo) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Drávavásárhely | Hódmezővásárhely | Gyerővásárhely | Kézdivásárhely | Kisvásárhely |
Marosvásárhely | Somlóvásárhely | Torontálvásárhely | Vásárhely |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://hodmezovasarhely.lap.hu
- http://www.bacskiskun.hu/borgaszt/magyar/csongrad/hodmezovasarhelyi/latnivalok.htm Arkivigite je 2005-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala paĝo
- [1] Arkivigite je 2005-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
|
|