Ede Kallós
Aspekto
Ede Kallós | |
---|---|
Pentraĵo pri Ede Kallós fare de Károly Ferenczy en 1889 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Éliás |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1866 en Hódmezővásárhely |
Morto | 11-an de marto 1950 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 33/5-5-1 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Ede Kallós [kalOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kallós Ede estis hungara skulptisto.
Ede Kallós [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1866 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 11-an de marto 1950 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ede Kallós devenis el juda familio. Li studis komence en Budapeŝto, poste en Parizo. Hejmenveninta li ricevis sukcesojn pro skulptaĵo pri Dávid, tial li konstante ricevis mendojn. Krom la skulptaĵoj li pentris portretojn ekzemple pri Ottokár Prohászka. En 1892 li ricevis stipendion.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵo pri Arpado en Ópusztaszer (1896)
- skulptaĵogrupo pri Mihály Vörösmarty (kun Ede Telcs) en Budapeŝto (1908)
- skulptaĵo pri Lajos Kossuth en Hódmezővásárhely (1904)
- skulptaĵo pri Lajos Kossuth en Makó (1908)
- skulptaĵo pri Ferenc Kölcsey en Budapeŝto (1939)
- tombaj monumentoj, ekzemple pri Miksa Falk
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Arpado en Ópusztaszer
-
Leono en Ópusztaszer
-
Skulptaĵogrupo pri Mihály Vörösmarty
-
Skulptaĵo pri Ferenc Kolcsey
-
Skulptaĵo pri Lajos Kossuth en Makó